Bucsa
Bucsa [buĉa] estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Szeghalom. La nomo ne havas sencon en la hungara.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/HUN_Bucsa_COA.jpg/220px-HUN_Bucsa_COA.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 56 km²
- Loĝantaro: 2530
- Poŝtkodo: 5527
- Telefonprefikso: 66
Situo
redaktiBucsa situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Karcag troviĝas 15, Füzesgyarmat 20, Szeghalom 29, Békéscsaba 76, Budapeŝto 178 km.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata jam dum neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1321 pri la vilaĝo. En 1586 la turkoj forbruligis ĝin, sed la loĝantaro rifuĝis. La kampoj kaj la administrado apartenis al Füzesgyarmat. La refondiĝo okazis nur en 1941.
Ĝemelurbo estas Kökös, Rumanio.
Vilaĝservoj estas katolika kaj kalvinana preĝejoj, lernejo, komunuma domo, kuracejo, poŝto, restoracio.
Famuloj
redaktiRn Bucsa naskiĝis aktoro Árpád Kóti.