Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo fondiĝis la 2-an de marto 1969. Fine de la jaro 1968 aperis la alvoko de D-ro Imre Ferenczy en la hungara Kuracista Semajnrevuo pri la fondiĝa kunveno de la Medicina Sekcio de Hungara Esperanto-Asocio, kaj en marto de 1969 oni fondis la memstaran Budapeŝtan Medicinan Esperanto-Fakgrupon. S-ro Profesoro Kálmán Kalocsay iĝis la honora prezidanto, D-rino Istvánné Gajzágó la prezidanto, D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár la sekretario.

Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
la sidejo estas en la aktuala sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio
Dosiero:Budapesti Orvos Eszperantó Szakcsoport 2014 01.jpg
organizaĵo
Sidejo Budapeŝto
 Hungario
Tipo neregistara organizaĵo
Estr(ar)o d-ro Ludoviko Molnár prezidanto, d-ro Petro Paŭlo Denke sekretario, d-ino Julianna Farkas kasistino
Lingvoj

hungara , Esperanto

Retejo Egalite.hu kaj Ipernity.com
vdr
44a datreveno de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.
45a datreveno de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.
Festantoj kaj festatoj.

Estraro - sidejo - web-paĝoj redakti

Sidejo de la Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA): en la aktuala sidejo de HEA, kiu estas trovebla sur la retejo de Hungaria Esperanto-Asocio.

estraro:

prezidanto: d-ro Ludoviko Molnár e-mail: ludoviko@freemail.hu / ludoviko@t-online.hu
sekretario: d-ro Petro Paŭlo Denke e-mail: esperio@freemail.hu
kasistino: d-rino Julianna Farkas e-mail: okulistino@freemail.hu

hejmpaĝoj:

Egalite.hu
Iperniti.com

Vivtenado redakti

La ĉefa celo de fakgrupo estis ĉiam la scienca, medicina aplikado de la Internacia Lingvo, ĉar la scienco nepre bezonas justan, neŭtralan, komunan lingvon certigantan veran, lingvan egalrajtecon por ĉiuj sciencistoj.

La agado de la Fakgrupo dividiĝas en 3 epokojn: komence la lingvolernado, sekvata de la popularscienca kaj scienca periodoj. Dum la nunaj jaroj de la tutmonda, socia-ekonomia krizo la agado de la Fakgrupo servas – helpe de la internacia pontolingvo Esperanto – la sanon en ĝia pli vasta senco, kiel korpan, animan kaj socian harmonion.[1]

Dum iliaj sistemaj, monataj kunvenoj, diskutrondoj, spiritaj metiejoj regule okazas prelegoj pri san-protektado: muziko-terapio, naturkuracado, ĉiutaga, diverstipa gimnastiko, lingvaj ekskursoj, novaj, infektaj malsanoj, Yumeiho-terapio, mensa trejnado, instruado de Esperanto por plenkreskuloj.

Kontribuoj redakti

Prelegoj redakti

  • Depost 1969 la organizaĵo kunvenis kaj ankaŭ nuntempe kunvenas - escepte en aŭgusto - ĉiun unuan, labortagan merkredon de ĉiu monato.
  • La fakgrupo organizis la unuan Esperanto-lingvokurson por kuracistoj - 1971.
  • En novembro ili aranĝis sian unuan sciencan vesperon kun esperantlinvaj prelegoj - 1973.

Artikoloj redakti

  • Kontribuoj al la revuo Budapeŝta Informilo - ekde 1975
  • Ekaperis sia scienca artikolo Varicelo de infanoj kuracitaj per kortikosteroidoj kaj imunsubpremantaj medikamentoj - Medicina Internacia Revuo, 1976[2]

Kajeroj / tradukaĵoj redakti

  • La kajero Laborant-protektado antaŭ la ekrano tradukita de S-ro János Sárközi - 1995.
  • La kajero Kaj ankoraŭ kial utilas por mi Esperanto? - helpe de S-ro Oszkár Princz hungarlingve - 2002.
  • Hungarlingva kolektado: Por nia gepatra lingvo helpe de la pontolingvo Esperanto estas pli facile.
  • Redaktado de la periodaĵo Eŭropa Unio kaj la Lingva Demando.
  • Tradukado en Esperanten la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio. - 2003-2004.
  • Tradukado Esperanten la malkovraĵon de d-ro Gyula Kulcsár: La Pasiva Antitumora Defenda Sistemo. - 2005
  • Paralela, hungara-esperanta versio de Fundamenta Leg'o de Hungario - 2012.

Kongresoj / konferencoj redakti

1a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco (IMEK) - Krakovo 1977. redakti

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Varna 1978. Kadre de la 63a Universala Kongreso de Esperanto (UK) . redakti

2a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Hódmezővásárhely 1979. redakti

S-ino Katalin Faragó - bibliotekisto de la urba hospitalo, brile organizis la konferencon.[3]

3a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Ruse 1981. redakti

4a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Poprad 1983. redakti

5a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Schwerin 1985. redakti

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Bergen 1991. Kadre de la 76a UK. redakti

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Vieno 1992. Kadre de la 77a UK. redakti

9a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Veszprém 1993.[4] redakti

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Valencia 1993. Kadre de la 78a UK.

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Tampere 1995. Kadre de la 80a UK.

2a Europa Medicina Esperanto-Konferenco - Hódmezővásárhely 1996. redakti

11a Jubilea Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Krakovo 1997. redakti

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Montpellier 1998. Kadre de la 83-a UK.

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Berlin 1999. Kadre de la 84a UK.

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno[5] - Zagrebo 2001. Kadre de la 86a UK. redakti

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Göteborg 2003. Kadre de la 88a UK.

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Vilnius 2005. Kadre de la 90a UK.

Internacia Medicinista Esperanto-Kunveno - Firenze 2006. Kadre de la 91a UK.

16a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Krakovo 2008.

17a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Hódmezővásárhely 2010. redakti

18a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - Opava 2012. redakti

19a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso - Budapest 2014. redakti

Kongresa retejo Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine

La ĉeforganizantino de la 19a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso estas
Katalin Faragó, vicprezidantino de Universala Medicina Esperanto-Asocio.
  • 20-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso - Nitra, Slovakio, 2016.

21a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso - 1a Interreta IMEK - Hódmezővásárhely, 2020. Dum la periodo de la kronvirusa pandemio. redakti

Distingiloj redakti

  • Fine de la 1a IMEK kvar hungaraj medicinistoj ricevis de la Rektoro de Krakova Medicina Akademio la memormedalon Nikolao Kopernik - 1977.
  • Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco[6] - Zagrebo 2001.
La fakgrupanoj kolektive ricevis la memormedalon de la Universala Medicina Esperanto-Asocio.

Fondaĵoj redakti

  • La fakgrupo fondis la Memormedalon Zamenhof de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. - 1980.[7]

Referencoj redakti

  1. La unuajn jarojn de lia agado, la asocio dediĉis al la lingvolernado. Oni traripetis la tutan lernolibron de Julio Baghy. Iom post iom la membraro akiris la deziratan lingvan nivelon. Jam en la jaro 1969 aperis la unuaj artikoloj en la cirkulero Medicinistaj Novaĵoj, redaktitaj de D-ro Jozefo Hradil, en la tiama Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1971 oni organizis la unuan fojon Esperanto-lingvokurson por kuracistoj kaj flegistoj. Dum regula, oktobra kunveno 1972 fondiĝis la Hungara Sekcio de la Universala Medicina Esperanto-Asocio. D-ro Imre Ferenczy fariĝis afergvida prezidanto de la sekcio, kaj oni elektis D-ron István Hegyi, kiel lingvan konsilanton de la gvidantaro. Ekde 1973 siaj popularsciencaj kaj sciencaj agadoj evoluis paralele. En novembro de tiu jaro oni aranĝis unuan „Sciencan vesperon” kun esperantlingvaj, sciencaj prelegoj. Dum la ceteraj kunvenoj D-rino Julianna Farkas – inter aliaj programeroj – laŭtlegadis detalojn el la „Lernolibro pri oftalmologio” de la japana Profesoro D-ro Seiiĉi Kato. La tekston oni tradukis hungaren kaj klarigis por la aŭskultantaro. Depost tiu tempo oni komune laŭtlegadis kaj tradukis hungaren dum ĉiu kunveno, sisteme la ĉapitrojn de la bonega, popularscienca verko de Alberto Fernández: „Senĝenaj Dialogoj”. Partoprenante la programojn la ĉeestantoj povis akiri interesajn konojn, kaj samtempe ni ĉiuj povis alproprigi abundan, sciencan vortotrezoron. Depost 1974 oni jam regule organizis solenajn, sciencajn prelegseriojn la unuan merkredon de ĉiuj monatoj por memorigi la membraron pri la datreveno de fondiĝo de la Fakgrupo. La grupo partoprenis en la redaktado de la esperantlingva parto de plurlingva, „Sanitar-Ekonomia Vortaro” de la Organiza, Projekta kaj Informa Centro de la tiama, hungara Ministerio pri Sanafero. Dum ties redaktado oni ankoraŭ povis kunlabori kun Profesoro D-ro Kálmán Kalocsay. Ekde 1975 oni regule kunlaboris kun Profesoro D-ro Ottó Haszpra en redaktado de la Sciencaj Komunikaĵoj, la bonega, scienca aldono de la revuo Budapeŝta Informilo. Samtempe oni aperigis plurajn, hungarlingvajn artikolojn en revuoj kaj gazetoj pri la valoro kaj estonto de Esperanto. Je iniciato de S-ro Miklós Láng, teknika redaktoro de la hungara revuo Gyógyszerészet (tio estas Farmacio) en 1978 oni komencis sisteme esperantigi la resumojn de la sciencaj artikoloj tie aperantaj. Helpe de S-ino Istvánné Jenővári la tiama redaktorino de la semajnrevuo Orvosegyetem (tio estas Medicina Universitato) en la sama jaro ni komencis prezenti Esperanton por la studentoj de la Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis. Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. S-ino Katalin Faragó brile organizis la Konferencon, kiun partoprenis 150 kuracistoj, apotekistoj, flegistinoj kaj veterinaroj el 8 landoj de Eŭropo. La partoprenantoj povis aŭskulti 35 esperantlingvajn, sciencajn, popularsciencajn prelegojn. La Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kunordigis la prelegserion. Fine de la grandsukcesa Konferenco la partoprenantoj decidis, ke en ĉiu dua jaro oni devas organizi IMEK-ojn, ĉiam en alia lando. En la jaro 1980 oni fondis la Memormedalon Zamenhof de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Ĝis nun 26 eminentaj, poresperantaj agantoj – grandparte membroj de la Fakgrupo – ricevis tiun ĉi memormedalon. Inter la jaroj 1983 kaj 1985 kelkaj membroj de la Fakgrupo – inter ili D-ro Miklós Fehér kaj D-ro Balázs Szemők, kolektis la anatomiajn, farmaciajn, medicinajn, veterinariajn, stomatologiajn kaj dentoteknikajn fakesprimojn por la pretiĝanta, Hungara-Esperanta Meza Vortaro. La reĝimŝanĝo (en la jaroj 1989-1990) ne tro favoris la Esperanto-movadojn de post-socialismaj landoj. Ekde la jaro 1995 la regulaj, monataj kunvenoj de la Fakgrupo okazas „en familia rondo”, tio estas en hejmoj. Por fidela, por-esperanta agado la Fakgrupo en 2001, dum la zagreba Universala Kongreso de Esperanto kolektive ricevis la memormedalon de la UMEA-Shinoda-Premio. En 2002 oni verkis kaj eldonis hungarlingvan kajereton por tiuj plurmil gejunuloj, kiuj metis ŝtate rekonitajn lingvoekzamenojn pri Esperanto: - „Kaj ankoraŭ kial utilas por mi Esperanto?” Okaze de la aliĝo de Hungario al la Eŭropa Unio kune kun 17 kunlaborantoj en la jaroj 2003-2004 oni tradukis Esperanten la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio. D-ro Seán Ó Riain, la prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio jam disdonis preskaŭ 1000 ekzemplerojn de la angla-esperanta versio por la politikistoj de la Eŭropa Unio. Konvinkiĝinte, ke nuntempe la junaj studentoj de medicino kaj la kuracistoj en Hungario ne interesiĝas pri Esperanto, por antaŭenigi la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo en majo de 2006 oni fondis la Internacian Laborgrupon „Lingvolanĉilo”, kies laboron apogas du retejoj kaj aparta, interreta diskutlisto kun proksimume 200 partoprenantoj el 37 landoj.
  2. La artikolo gajnis la belegan, arĝentan memormedalon de la UMEA Shinoda-Premio. Estas videbla en la informkesto sur la oranĝo-kolora tuko.
  3. Partoprenis 150 kuracistoj, apotekistoj, flegistinoj kaj veterinaroj el 8 landoj de Eŭropo. La partoprenantoj povis aŭskulti 35 esperantlingvajn, sciencajn, popularsciencajn prelegojn.
  4. Ĉeforganizanto -> d-ro István Hegyi.
  5. kadre de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto
  6. kadre de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto
  7. Ĝis nun 28 eminentaj, poresperantaj agantoj - grandparte membroj de sia fakgrupo - ricevis tiun ĉi memormedalon kreitan de S-ro Sándor Jószai, belartisto laboranta en Hódmezővásárhely. La medalo estas videbla en la informkesto sur la verda kovrilo.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti