Schmitten FR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Burg (Schmitten))
- La mallongigo FR en Schmitten FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schmitten.

Schmitten
Blazono de Schmitten
Blazono de Schmitten
Blazono de Schmitten
Schmitten
Schmitten
Schmitten
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 51′ 20″ N 7° 14′ 55″ O / 46.85556 °N, 7.24861 °O / 46.85556; 7.24861 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 20″ N 7° 14′ 55″ O / 46.85556 °N, 7.24861 °O / 46.85556; 7.24861 (mapo)
Areo 13,50 km²
Alteco 647 m super marnivelo
Poŝtkodo 3185
Komunumkodo 2305
Mapo de Schmitten
Mapo de Schmitten
Mapo de Schmitten
vdr

Pri la komunumo redakti

Schmitten estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3801 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Schmitten situas sur altebenaĵo en la Friburga Mezlando inter la valoj de Sarino kaj de Sinĝino, proksimume 5 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Friburgo. Al la komunumo Schmitten apartenas krom la ĉefvilaĝo Schmitten multnombraj malgrandaj vilaĝetoj, nome Bunziwil (sur alteco de 630 m s.m.), Burg (sur alteco de 630 m s.m.), Berg (sur alteco de 653 m s.m.), Fillistorf (sur alteco de 630 m s.m.), Lanthen (sur alteco de 650 m s.m.), Mülital (sur alteco de 590 m s.m.), Ober Tützenberg (sur alteco de 718 m s.m.), Ried (sur alteco de 669 m s.m.), Unter Tützenberg (sur alteco de 676 m s.m.), kaj Zirkels (sur alteco de 603 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,50 km², de kiuj 14,4% estas kovritaj de arbaro, 72,1% servas por agrikulturo kaj 13,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schmitten limas en nordo al Bösingen, en nordoriento al Wünnewil-Flamatt, en oriento al Sankt-Antoni, en sudo al Tafers, kaj en okcidento al Düdingen.

Trafiko redakti

Tra Schmitten pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Berno, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 183 kondukas de Friburgo al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 6 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Flamatt. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Friburgo. Krome kondukas buslinio de Schmitten al Schwarzenburg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schmitten datiĝas el la jaro 1242 kiel Schmitton. En Schmitten estis trovitaj diversaj objektoj el la mezolitiko, la Hallstatt-epoko kaj la La-Tène-epoko. Dum mezepoko la Grafoj de Thierstein estis la mastroj de Schmitten. En la jaro 1442 Schmitten estis akirita de Friburgo kaj fariĝis parto de la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Flago de Au. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Schmitten estis distriktĉefloko kaj estis disigita de la paroĥo Düdingen, al kiu ĝi ĝis tiam apartenis. [3] Post la fino de la Helveta Respubliko la malnova ordo estis parte restarigita. Schmitten ankoraŭ ĝis 1922 formis parton de la politika komunumo Düdingen, tiam Schmitten konstituiĝis kiel aparta politika komunumo.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti