Butuano - tagaloge Lungsod ng Butuan - estas duaklasa universitata urbego kaj katolika diocezo en Filipinoj, en regiono Caraga, en provinco Norda Agusano. Ĝi estas regiona centro de Caraga. Por statistikaj kaj geografiaj celoj Butuano apartenas al Norda Agusano, tamen ĝi estas administre sendependa de la provinco. La loknomo verŝajne originis de acida frukto loke nomita batuan.

Butuano
tre urbanizita urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 8600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 372 910  (2020) [+]
Loĝdenso 457 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 57′ N, 125° 33′ O (mapo)8.948125.543Koordinatoj: 8° 57′ N, 125° 33′ O (mapo) [+]
Alto 144 m [+]
Areo 816,62 km² (81 662 ha) [+]
Butuano (Filipinoj)
Butuano (Filipinoj)
DEC
Situo de Butuano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Butuan [+]
vdr
Urbodomo de Butuano

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Butuano kuŝas en insulo Mindanao sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero proksime ĉe enfluejo [1]. Apud Butuano multe da arbaroj etendiĝas, ĉe la marbordo mangrovoj. Cagayán de Oro troviĝas 116, Iligan 163, Manilo 799, Kezonurbo 802 kilometrojn (aere) [2].

 
Rivero kun ponto en Butuano

Historio

redakti

La nuna loko de Butuano estis indiĝena domaro en la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La loko havis viglan komercan reton. Depost 1521 la regiono estis hispana kolonio. Jesuita misiostacio estis establita tie en la fino de la 16-a jarcento. La unua komunuma baloto en Butuano okazis en 1902, kiu koincidis kun la amerika okupo de la loko. Dum la japana okupo dum la 2-a mondmilito pli ol duono de Butuan estis bruligita pro atako de lokaj partizanoj. Jam en la pacaj tempoj en 1948 granda incendio okazis. Butuano urbiĝis en 1950 kaj en 1995 ricevis pli malaltan filipinan klasifikon. Tamen inter 1995-2000 Butuano estis ĉefurbo de la regiono de Norda Agusano, sed la plej multaj provincaj oficoj daŭre funkcias en Butuano.

 
Interna urboparto en Butuano

Ekonomio

redakti

Butuano estas komerca, banka kaj industria centroj de la regiono, la urbo mem estas tamen agrikultura. La plej gravaj agrikulturaj produktoj estas rizoj, bananoj, kokosoj. Ili estas prilaboritaj ene de la urbo. El la industrio elstaras la ŝipkonstruado. De la malfruaj 1940-aj jaroj al la 1970-aj jaroj la industrio specialiĝis pri konstrulignoj. La abundaj arboj de la areo invitis multajn investantojn al la grandurbo. Gravas ankaŭ la turismo.

Eduko kaj religio

redakti
 
Katedralo en Butuano
 
Kirko en Butuano

Butuano estas ĉefe kristana kaj ĝi havas ŝtatan universitaton.

Trafiko

redakti

Butuano havas flughavenon kaj riveran havenon. En la urbego la pasaĝeroj uzas busetojn, triciklojn (ene 6 sidlokoj). La laŭmara ĉefvojo trairas la urbegon kaj ponto (la plej longa en Mindanao) helpas la trafikon.

Klimato

redakti

La klimato de Butuano estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas po 2058 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter novembro-februaro falas iom pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

redakti
  • katedralo kaj aliaj preĝejoj
  • nacia muzeo
  • statuoj

Fontoj

redakti