Calabozo
Calabozo [kalaBOzo], oficiale Villa de Todos los Santos de Calabozo estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en Venezuelo en subŝtato Guárico. Ĝi estis dum la kolonia periodo provinca ĉefurbo, foje ĉefurbo de Guárico, foje ĉefurbo de Miranda. Calabozo signifas en la hispana arestejon.
Calabozo | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 168 605 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 222 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 55′ N, 67° 26′ U (mapo)8.9219444444444-67.428333333333Koordinatoj: 8° 55′ N, 67° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 105 m [+] | ||
Areo | 138 km² (13 800 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Calabozo [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 161,179 (en 2015)
- Supermara alteco: 101 m
- Areo: 138 km²
- Telefonkodo: 0246
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -4:30 (ankaŭ somere)
- 08° 56′ 00″ N 67° 26′ 00″ U / 8.93333 °N, 67.43333 °U (mapo)
Geografio redakti
Calabozo situas sur ebenaĵo laŭ rivero en meza (iom norda) parto de Venezuelo. Marakajo troviĝas 147, Valencio (Venezuelo) 152, Karakaso 183, Barquisimeto 244, Barcelono (Venezuelo) 327, Coro (Venezuelo) 369, Cumaná 396, Bolívar (urbo) 436, Cabimas 470, Maturín 475, Marakajbo 499, Guayana (urbo) 529, San Cristóbal (Venezuelo) 544 km.
Historio redakti
La nuna loko de Calabozo estis loĝata jam antaŭ la hispanoj. Misiistoj alvenis en 1695, sed ĝis 1727 signifa hispana kolonio ne ekzistis, post 3 jaroj grava hispana komerca loko formiĝis. En 1820 la hispanaj trupoj estis venkitaj ĉi tie fare de la revoluciuloj. En la 1950-aj jaroj sistema regiona evoluo komenciĝis, kiun profitis Calabozo. Menciindas, ke ĉesis la oftaj inundoj.
Ekonomio redakti
Agrikulturo estas la ĉefa motoro de Calabozo. La irigacia sistemo instigis kultivadon de rizoj, maizoj, tomatojn, kotonojn kaj maniokojn, krome gravas la fiŝkaptado, brutoj, laktoj. La loka fromaĝo estas konata tutlande.
Trafiko redakti
En Calabozo trairas ĉefvojo el sudo al nordo, krome flughaveno funkcias.
Klimato redakti
En Calabozo pluvas jare po 1477 mm. En majo pluvas plej ofte, dume en januaro kaj februaro en la praktiko neniam pluvas. La averaĝa temperaturo estas tage 28 °C, ĝi varias inter 20-34 °C.
Vidindaĵoj redakti
- katedralo kaj aliaj katolika kirkoj
- muzeo
- akvorezervujo
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio helpe WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] angle