Malgranda Hundo

konstelacio sur ĉiela ekvatoro
(Alidirektita el Canis Minoris)

Malgranda Hundo estas konstelacio de la tera ĉielo.

Malgranda Hundo
konstelacio 
Latina nomo Canis Minor
(genitiva Canis Minoris)
Mallongigo CMi
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
UnukornuloĜemelojKankroHidro 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 7h 0m 0s ... 8h 5m 0s
Deklinacio 0° 0' 0" ... 13° 30' 0"
Areo 183 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 71
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 2
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,38
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -77° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Marto
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Steloj redakti

  • Prociono estas la alfa stelo de tiu konstelacio kaj la oka laŭ la helo en nia ĉielo. En la greka lingvo Prociono signifas "antaŭ la hundo", car ĝi leviĝas antaŭ Siriuso, en la Granda Hundo. Per linio inter Siriuso, Betelĝuzo kaj Prociono oni desegnas la faman "vintran triangulon".

Mitologio redakti

 
Kiel trovi Procionon.

Laŭ la helena mitologio Oriono estis fama ĉasisto. En la nokta ĉielo li brilas maldekstre de la Taŭro. Ĉu ĝin li minacas per sia klubo aŭ ĉu la Plejadojn? Liaj du hundoj sekvas lin. Ili nomiĝas la Granda Hundo kaj la Malgranda Hundo. Inter la Granda Hundo kaj la Malgranda Hundo galopas la Unukornulo.