Cansever

turka-nord-makedona kantistino

Džansever Dalipova (makedone Джансевер Далипова; [1], naskiĝis la 8-an de julio 1967 en Tetovo[2]), pli bone konata sub la mononimo Cansever (Джансевер), estas nord-makedona, denaske romaa kantaŭtorino kaj kantistino.

Cansever

Джансевер

Naskonomo Džansever Dalipova

Джансевер Далипова

Naskiĝo 8-an de julio 1967 (1967-07-08) (56-jaraĝa)
en Kalugerica, Nord-Makedonio
Deveno  Turkio/ Nord-Makedonio
Ĝenroj arabesko (muziko); fantasto; cigana muziko
Profesio kantaŭtoro kaj kantisto
Instrumentoj voĉo
Aktivaj jaroj 1992 - hodiaŭ
Eldoninto ECCE MÜZİK FİLM; Âti Müzik; Deno Records; Bonus Müzik; Senfoni Müzik; Ateş Müzik; Barış Müzik; Cansever Müzik
Persona informo
Naskonomo Cansever Dalipova
Ŝtataneco Nord-MakedonioromaojTurkio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Biografio redakti

Malfruaj jaroj redakti

Cansever naskiĝis la 8-an de julio 1967 en Kalegurica, Nord-Makedonio, tiam parto de Jugoslavio. Ŝi estis la plej juna filino en terkulturista Ĥoraĥanaj ciganoj familio de sep gefiloj. Kiam ŝi estis infano, ŝi unuokuliĝis pro sageto kiun ŝi ricevis en unu el ŝiaj okuloj.[1]

Kariero redakti

Cansever aktivas en muzikistaj rondoj ekde ŝia junaĝo. En 1992, ŝi publikigis sian unuan albumon, Kemano Basal E Romenge, kaj estiĝis profesia muzikisto.

En 1997, ŝi aperis por la unua fojo en la televida elsendo "İbo Show" de la prezentisto İbrahim Tatlıses. Dum tiu elsendo ŝi kantis sianmaniere la faman kanton "Kara Çadır" pro kiu ŝi ekhavis nacian renomon en Turkio kaj multe populariĝis. Sekve, Cansever subskribis interkonsenton kun la diskeldonejo Ecce Müzik kaj publikigis plurajn muzikalbumojn en malsamaj lingvoj (turke, makedone kaj romae).

Privata vivo redakti

En 1994, Cansever estis diagnozita kun ankilosa spondilito, kaj ŝi suferis pro pluraj sanproblemoj ligitaj al tiu artika malsano. Ŝi estis fine kuracigita en 2009, pli ol dek kvin jaroj post ŝia diagnozo, en Germanio, kie ŝi loĝis de 2007.[3]

Diskaro redakti

  • Morbus Behterew (1992)
  • Meçhul (1997)
  • Cemalim (1998)
  • Yollar Hasta Ben Yorgunum (2000)
  • Farklı Yorum (2006)
  • Hey Denysha (2013)
  • Ben Ne Günler Gördum (2014)
  • Roman Kızı (2014)
  • Hala Seviyorum (2015)
  • Doya Doya Arabesk (2016)
  • Yenildik (2017)
  • Son Ütücü (2018)
  • Cansever Ce (2020)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Pop musiques : Džansever, la vedette rom qui se joue des genres", Le Courrier des Balkans, la 15-an de januaro 2021
  2. (en) Carol Silverman, Romani Routes: Cultural Politics and Balkan Music in Diaspora, Oxford University Press, 2012
  3. Cansever kimdir, nereli ve kaç yaşında? Cansever hayatı hakkında, haberturk.com, la 22-an de septembro 2020