Malfermi la ĉefan menuon

Carol Channing

usona aktoro

Carol Elaine CHANNING (31a de Januaro, 1921) estas usona aktorino, kantistino, dancistino, komediistino, kaj kantistino.

Carol Channing
Carol Channing colour Allan Warren.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1921 (1921-01-31)
en Seatlo
Morto 15-an de januaro 2019 (2019-01-15) (97-jara)
en Rancho Mirage, Flag of the United States.svg Usono
Mortokialo cerebrovascular disease
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bennington College • Lowell High School • Neighborhood Playhouse School of the Theatre
Familio
Edz(in)o Alex Carson
Infano 1
Profesio
Profesio komikistokantisto • voĉaktoro • dancisto
TTT
Retejo http://carolchanning.org/
Information icon.svg
vdr

Ŝi ricevis la Premion Ora Globo kaj estis nomumita por la Oskar-premio por la plej bona duaranga aktorino pro sia ludado kiel Muzzy Van Hossmere en Thoroughly Modern Millie (1967). Aliaj filmaperoj estas en The First Traveling Saleslady (1956) kaj Skidoo (1968). Por televido ŝi faris multajn aperojn kiel distristo ĉe varieteoj, ĉe The Ed Sullivan Show en la 1950-aj jaroj al Hollywood Squares. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia ludado kiel La Blank aReĝino en produktaĵo de 1985 nome Alice in Wonderland.

Channing estis nomumita pro sia unua Premio Tony en 1956 pro The Vamp. Ŝia dua nomumo venis en 1961 pro Show Girl. En 1964 ŝi faris la rolon de Dolly Gallagher Levi en Hello, Dolly!, kio havigis al ŝi al Premion Tony por plej bonkvalita aktorino en muzikalo. Ŝi ricevis ŝian kvaran nomumon al Premio Tony pro la muzikalo Lorelei en 1974. Lorelei estis re-kreaĵo de Gentlemen Prefer Blondes, nom muzikalo de 1949 en kiu stelulis Channing en la ĉefa rolo de Lorelei Lee, kio faris ŝin stelulinon.[1]

NotojRedakti

  1. Denise Ames. "One-on-One with Show Biz Legend Carol Channing", The Tolucan Times, 12a de Februaro, 2016.

BibliografioRedakti

  • Just Lucky I Guess: A Memoir of Sorts de Carol Channing (Simon & Schuster, 2002)
  • Diary of a Mad Playwright: Perilous Adventures on the Road with Mary Martin and Carol Channing de James Kirkwood, Jr., pri produktado de la verko "Legends" (Dutton, 1989)

Eksteraj ligilojRedakti