Catherine Schell [ketrin ŝel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schell Catherine estis hungardevena brita filmaktoro. Lia origina nomo estis Katherina Freiin Schell von Bauschlott. Ŝi ne estas parenca al la aŭstraj - svisaj aktoroj Maria Schell kaj Maximilian Schell.

Catherine Schell
Catherine Schell en 1967
Catherine Schell en 1967
Persona informo
Naskonomo Katherina Schell von Bauschlott
Naskiĝo 17-an de julio 1944 (1944-07-17) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara vd
Loĝloko Bonneval • HungarioAŭstrioUsonoMunkenoLondono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario vd
Alma mater Otto Falckenberg School of the Performing Arts vd
Familio
Edz(in)o William Marlowe • Bill Hays vd
Parencoj Hildegard Knef vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1964– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Catherine Schell (meze)

Catherine Schell[1] naskiĝis la 17-an de julio 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

La patro de Catherine Schell estis barono kaj hungara diplomato, la patrino estis hungara grafino. Ĉe la komenco de la 2-a mondmilito iliaj havaĵoj estis konfiskitaj fare de la nazioj. La familio rifuĝis pro la proksimiĝanta Ruĝa Armeo el Budapeŝto al Vieno, kie ili vivis en malriĉeco. En 1950 la familio elmigris al Usono, Catherine frekventis katolikan lernejon en Novjorko. En 1957 la familio translokiĝis al Munkeno, ĉar la patro ekhavis postenon en Radio Libera Eŭropo. Catherine studis en de:Otto-Falckenberg-Schule. Ŝi debutis en kinfilmo en 1964, en televidfilmo post 3 jaroj. Schell pasigis multon da ŝia kariero en brita televido en ĉirkaŭ 47 serioj dum 3 jardekoj. Ŝi estis edzino de en:William Marlowe inter 1968-1977, poste de en:Bill Hays (director). Ŝi retiriĝis en la 1990-aj jaroj kaj malfermis hoteleton en Francio.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Lana – Königin der Amazonen (1964) - reĝino Lana
  • The Black Windmill (1974) - Lady Melissa Julyan
  • On the Black Hill (1988) - Lotte Zons
  • Piccolo grande amore (1993) - Von Dix
  • Space (1899) - Maya
  • Drakula (televida serio, 2020) - Duchess Valeria

Fontoj redakti

Referencoj redakti