Sulaveso
La insulo historie nomita indonezie Celebes, en Esperanto Celebeso,[1] sed ekde la mezo de la 1970-aj jaroj pli kaj pli indonezie Sulawesi kaj en Esperanto Sulaveso,[2] varie nomata Sulaŭesio en la eldonoj de PIV ekde 2002[3] estas unu el la plej grandaj insuloj de Indonezio. Laŭ grandeco ĝi estas la 11-a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 174 600 km². La insulo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 15 milionoj kaj estas administracie dividita en ses provincoj:
- Gorontalo
- Sulawesi Barat (Okcidenta Sulaveso)
- Sulawesi Selatan (Suda Sulaveso)
- Sulawesi Tengah (Centra Sulaveso)
- Sulawesi Tenggara (Sudorienta Sulaveso)
- Sulawesi Utara (Norda Sulaveso)
Celebeso | ||
---|---|---|
![]() Politika mapo de Celebeso | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Grandaj Sundaj Insuloj | |
Geografia situo | 2° 8′ S, 120° 17′ O (mapo)-2.1333333333333120.283333333333478Koordinatoj: 2° 8′ S, 120° 17′ O (mapo) | |
![]() | ||
Areo | 174 600 km² | |
Plej alta loko | Rantemario 3 478 m | |
Loĝantaro | 16 000 000 (2005) 92 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Makassar (plej granda loko) | |
![]() Topografia mapo | ||

En la sudo situas Makassar (la antaŭa Ujung Pandang), la ĉefurbo de Sulaveso, kie antaŭ ĉio vivas Buginezoj kaj Makassaranoj. Makassar estis grava havenurbo por la nederlandanoj dum la tempo de la VOC. Multe de la spicoj el la Molukoj estis transportitaj tra ĉi tiu havenurbo al Eŭropo. Makassar hodiaŭ antaŭ ĉio estas konata pro ĝiaj or-forĝistoj.
En la montara centro de Sulaveso situas Toraĝalando, area fama pro ĝia speciala arkitekturo, ĝiaj entombigaj ritoj kaj ĝia kafo.
En la nordo troviĝas la regiono Minahasa kaj la urbo Manado. Ĉi tiu regiono estas unu el la malmultaj regionoj de Indonezio kie la loĝantaro preskaŭ tute estas kristana. La tie parolata lingvo, estas intermiksita per nederlandaj vortoj, kaj krome estas parolata ankaŭ la Goraontala lingvo en Sulaveso. Antaŭ la bordo situas la vulkana insulo Manado Tua ('Malnova Manado') kaj belega submarejo. Bunaken estas unu el la pli konataj insuletoj de ĉi tiu regiono.
Koordinatoj: 2° 9′ S; 120° 17′ E Mapo
Biogeografie la insulo apartenas al la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Celebeso estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.
Referencoj
redakti- ↑ Celebeso en PIV 2020 ĉe vortaro.net, ankaŭ jam en PIV 1970, p. 137 - en la esperantlingva poŝatlaso de la mondo, Pago 1971, mapo 40, dokumentiĝas eĉ la variaĵo Celebo, sed tiu formo post 1971 ne estis uzata
- ↑ ... [referencojn ankoraŭ necesas nomi ĉi tie]
- ↑ Sulaŭesio en la reta eldono de PIV 2020 ĉe vortaro.net, same en la paperaj eldonoj de PIV 2002, p. 1097, kaj PIV 2005