Châlons-en-Champagne
Châlons-en-Champagne - prononco laŭ sistemo IFA [ʃɑlɔ̃ ɑ̃ ʃɑ̃paɲ] - estas franca komunumo en la iama regiono Ĉampanjo-Ardenoj (nun ekde 2016 en regiono Grand Est) kaj en la departemento Marne. Kvankam Reims, lokita en la sama departemento, estas pli multhoma, Châlons estas la ĉefurbo de la departemento. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 44 336 loĝantoj sur areo de 26,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 702 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas ankaŭ ĉefurbo de la arondismento Châlons-en-Champagne kaj de kvar kantonoj.
Châlons-en-Champagne | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Châlons-en-Champagne (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
historia regiono | Ĉampanjo-Ardenoj | ||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Châlons-en-Champagne | ||
INSEE kodo | 51108 [+] | ||
Poŝtkodo | 51000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Benoist Apparu (2014-2026) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 336 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 702 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo)48.9566666666674.3644444444444Koordinatoj: 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 83 m [+] | ||
Areo | 26,05 km² (2 605 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la franca, la loĝantoj de Châlons nomiĝas la châlonnais.
Geografio Redakti
La rivero Marno trafluas la urbon. Châlons dankas sian administran gravecon al sia centra situo en la departemento. En la regiono, ne nur Reims, sed ankaŭ Troyes kaj Charleville-Mézières estas pli multhomaj ol ĝi.
Historio Redakti
Antaŭe nomita Châlons-sur-Marne, la urbo akiris sian aktualan nomon (kiun ĝi fakte jam havis antaŭ la Franca Revolucio) en 1798. La ŝanĝo, decidita jam unufoje en 1995, estis komence rifuzita de la franca Ŝtata konsilio en 1997. Ĉi tiu fine akceptis dum la sekva jaro.
Episkopo-grafo de Châlons-en-Champagne Redakti
En la reĝlando Francio, la episkopo de Châlons-en-Champagne estis unu el la ses klerikaj pajroj, do el la plej altrangaj nobeloj de la reĝlando.
Vidindaĵoj Redakti
Musée des Beaux-Arts de Châlons-en-Champagne
La urbodomo estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1932.
La katedralo Sankta Stefano estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1862.
La kolegiata preĝejo Notre-Dame-en-Vaux (Nia Damo en valoj) estas enskribita sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998.
En la urbo estas muzeo de belartoj kaj arĥeologio.