Charles Glover Barkla

Charles Glover BARKLA (7-an de junio 1877, Widnes, Lancashire, Britio23-an de oktobro 1944, Edinburgh, Skotlando) estis brita fizikisto, kiu ricevis en 1917 Nobel-premion pri fiziko[1] pro laboro pri rentgendisiĝo. Tiu disiĝo okazas, kiam la rentgena radiado trapenetras materialon kaj la atomaj elektronoj dekliniĝis la radiadon.

Charles Glover Barkla
Nobel-premiito
Persona informo
Charles Glover Barkla
Naskiĝo 7-an de junio 1877 (1877-06-07)
en Widnes
Morto 23-an de oktobro 1944 (1944-10-23) (67-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity CollegeUniversitato de LiverpoloUniversitato de KembriĝoKing's College vd
Familio
Edz(in)o Mary Esther Cowell vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo atoma fiziko • nuklea fiziko vd
Doktoreca konsilisto Oliver Lodge vd
Verkado
Verkoj kristalografio de ikso-radioj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barkla studis en Kembriĝo, en la Trinity College kaj Kings College. Li iĝis en 1902 instruisto de la Liverpool-a Universitato, ekde 1909 laboris en la Londona Universitato kaj en 1913 iĝis naturfilozofia profesoro en la Edinburgh-a Universitato.

Barkla kaj C. A. Sadler difinis en 1906 per rentgenaj radioj la nombron de la elektronoj de la karbonatomo. Li ankaŭ pruvis, ke la rentgenaj radioj estas transversaj ondoj, kiel la lumo kaj aliaj elektromagnetaj radiadoj.

Notoj redakti