Ĉina Universitato de Honkongo

publika universitato en Honkongo

La Ĉina Universitato de Honkongo (mandarene :香港中文大學; angle Chinese University of Hong Kong, mallongigite CUHK) estas publika universitato situanta en Honkongo kiu estis establita en 1963.

Ĉina Universitato de Honkongo
publika esplorada universitato • universitato
moto 博文約禮 (bó wén yuē lǐ)
Per lernado kaj modereco al virto
Informoj
fondodato 1963
Situo
Geografia situo 22° 25′ 11″ N, 114° 12′ 24″ O (mapo)22.419722222222114.20679166667Koordinatoj: 22° 25′ 11″ N, 114° 12′ 24″ O (mapo)
lando Ĉinio
adreso The Chinese University of Hong Kong, Shatin, New Territories, Hong Kong
Nombroj
nombro de studentoj 19 861 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Association of Southeast Asian Institutions of Higher Learning
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo
• Worldwide Universities Network
• ORCID
• IIIF Consortium
• Shanghai-Hong Kong University Alliance
arXiv
• DataCite
• Networked Digital Library of Theses and Dissertations
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
Internacia Asocio de Universitatoj vd
filioj
• Hong Kong Institute of Educational Research
• Faculty of Medicine, The Chinese University of Hong Kong
• The Chinese University of Hong Kong Library
• Faculty of Law, The Chinese University of Hong Kong
• Faculty of Arts, The Chinese University of Hong Kong
• Faculty of Science, The Chinese University of Hong Kong vd
Ĉina Universitato de Honkongo (Hongkongo)
Ĉina Universitato de Honkongo (Hongkongo)
DEC
Ĉina Universitato de Honkongo
Ĉina Universitato de Honkongo
Map
Ĉina Universitato de Honkongo
vdr

Plej multaj studoj en la universitato estas okazigitaj en la angla kaj kelkaj en la mandarena. La Ĉina Universitato estas la sola akademia institucio en Honkongo, kies universitatanoj gajnis ĉiujn premiojn altkonsideratajn en la akademia mondo: la Nobel-premio, la medalo Fields kaj la premio Turing [1]. Kvar nobelpremiitoj estis ligitaj laŭ unu maniero aŭ alia al la institucio, inkluzive de Charles Kuan Kao kaj Chen-Ning Yang. La universitato estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj, la Internacia Asocio de Universitatoj kaj la Tutmonda reto de universitatoj.

La moto de la universitato estas bó wén yuē lǐ (博文約禮), kiu signifas "Per lernado kaj modereco al virto". Tiuj vortoj de Konfuceo estis longtempe rigardita kiel ĉefa precepto de lia instruo. La Universitato egale emfazas kaj la intelektan kaj la moralan aspektojn de la eduko.

Historio redakti

La Ĉina Universitato de Honkongo estis establita en oktobro 1963 per leĝo pasigita fare de Parlamento de Honkongo kiel unio de tri ekzistantaj altlernejoj, la plej malnova el kiuj estis establita en 1949. Kelkaj el la kolegiaj konstruaĵoj estis konstruitaj kun la subteno de la Ford Fondaĵo [2]. Komence, la universitato inkluzivis la Fakultaton de la Artoj, la Fakultaton de Sciencoj kaj la Fakultaton de Sociaj Sciencoj. En 1965, la Lernejo de Eduko estis establita, kiu en la sekvaj jaroj iĝis sendependa fakultato. En 1966 komenciĝis studoj por superaj gradoj. En 1971 la studenta sindikato estis fondita [3].

Xu Yangsheng (ĉine : 徐扬生, Xu Yangsheng [4][5], gvidanta fakulo pri Robotiko kaj Inteligentaj Sistemoj kaj Akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝenierarto, estis nomumita unua prezidento de la Ĉina Universitato de Honkongo en Ŝenĵeno.

La universitato fariĝis la centro de tumultoj inter la studentoj kaj la ĉina reĝimo dum la protestoj 2019-2020.

Internaciaj rangigoj redakti

Referencoj redakti

  1. Distinguished Faculty Members Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. History. About New Asia. New Asia College. Arkivita el la originalo je 2014-01-15. Alirita 14 February 2014.
  3. CUHK History. Arkivita el la originalo je 30 September 2013.
  4. XU, Yangsheng, el la paĝaro de la Universitato de Honkongo Arkivigite je 2019-05-18 per la retarkivo Wayback Machine(angle)
  5. Yangsheng Xu, persona paĝo (angle)

Eksteraj ligiloj redakti