Christina Victoria GRIMMIE (ankaŭ konata en YouTube kiel zeldaxlove64; naskiĝinta en Marlton (Novĵerzejo, Usono) la 12-an de marto 1994; mortinta la 10-an de junio 2016 en Orlando (Florido, Usono)) estis usona kantistino kaj lirikistino, konata pro partoprenado en la televidaĵo The Voice kaj pro versioj de kantoj origine kreitaj de aliaj muzikistoj. Ŝia unua albumo, Find Me, eldoniĝis en junio 2011. En 2012 ŝi informis intervjuantan ĵurnaliston, ke ŝi volas ĉesi la registradon de la kantoj de aliaj, kaj eldoni nur originalajn proprajn kantojn. La 11-an de junio 2016, post koncerto en Orlando, iu 27-jara nekonata persono (Kevin James Loibl) pafmortigis ŝin dum ŝi aŭtografe surskribis albumojn.

Christina Grimmie
Persona informo
Naskonomo Christina Victoria Grimmie
Naskiĝo 12-an de marto 1994 (1994-03-12)
en Marlton, Nov-Ĵerzejo,  Usono
Morto 10-an de junio 2016 (2016-06-10) (22-jaraĝa)
en Orlando, Florido,  Usono
Mortokialo pafvundo
Tombo Berlin Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cherokee High School
Subskribo Christina Grimmie
Okupo
Okupo kantistokomponistopianisto • jutubisto • aktoro • diskografa artisto • televida produktoro
TTT
Retejo https://christinagrimmie.com/
vdr

Fontoj redakti

Bazita sur la kataluna Vikipedio; foto el la Komunejo, kaj nomo de la murdinto el la angla Vikipedio.