Claire Danes
Claire DANES naskiĝis la 12-an de aprilo 1979 en Manhatano estas usona aktorino. Ŝi estis nomumita dum sia kariero al premioj Ora Globo kaj Emmy.
Claire Danes | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Claire Catherine Danes | ||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1979 (41-jara) en Manhatano | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato Yale • Lycée Français de Los Angeles • Lee Strasberg Theatre and Film Institute [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hugh Dancy [#] | ||||
Infanoj | Cyrus Michael Christopher Dancy [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1992– [#] | ||||
| |||||
Oficiala retejo | http://www.clairedanes.org [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BiografioRedakti
Claire de sia junaĝo volis iĝi aktorino, tiel ŝiaj gepatroj enpagis por diversaj aktoradaj kursoj, ŝi komencis la mezlernejon en oficiala aktorada lernejo. Ŝi iom pasis la aĝon de 15 jaroj, kiam ŝi ricevis la unuan televidan rolon en epizodo de John Stewart Show, kie ŝi ludis sin mem. Poste ŝi ludis epizodrolojn en serioj, poste ludis en diversaj negravaj filmoj. Ŝia sola notinda ludo okazis en Romeo + Juliet, en kiu ŝi estis partnero de Leonardo DiCaprio.
La kariera turnopunkto okazis en 2002 per rolo de Kate Brewster en Terminator 3. Poste ŝi ricevis jam pli da ludproponojn, sed tiuj ludoj, filmoj ne povis atingi sukceson de Terminator.
Ŝi vivas en geedzeco kun usona aktoro Hugh Dancy, ekde 2009.
FilmaroRedakti
FilmojRedakti
- Little Women (1994)
- Romeo + Juliet (1996)
- I Love You, I Love You Not (1996)
- Les Misérables (1998)
- Brokedown Palace (1999)
- Igby Goes Down (2002)
- The Hours (2002)
- Terminator: Rise of the Machines (2003)
- Stage Beauty (2004)
- Stardust (2007)
- The Flock (2007)
- Me and Orson Welles (2008)
- Temple Grandin (2010)
TelevidoRedakti
- My So-Called Life (1994-1995)
- Homeland televida serio (2011))