Clara Asscher-Pinkhof

israela-nederlanda verkistino kaj tradukisto

Clara ASSCHER-PINKHOF (naskiĝis la 25-an de oktobro 1896 en Amsterdamo; mortis la 25-an de novembro 1984 en Ĥajfo) estis nederlanda-israela edukisto kaj verkistino.

Clara Asscher-Pinkhof
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1896 (1896-10-25)
en Amsterdamo
Morto 25-an de novembro 1984 (1984-11-25) (88-jaraĝa)
en Ĥajfo
Lingvoj nederlandahebreagermanaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Leonard Pinkhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Abraham Asscher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Fieke Asscher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
rezistobatalanto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo por infanoj kaj junuloj, romano, traduko el la angla, traduko al la hebrea, hebrea lingvo kaj lingvoinstruado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde la 1930-aj jaroj ŝi eldonis infanajn kaj junularajn librojn, kaj kelkajn romanojn por plenkreskuloj. Ekde 1948 ŝi vivis konstante en Israelo kaj ankaŭ verkis infanlibrojn en la hebrea. Ŝi estis vaste legata verkisto en Nederlando dum sia vivo. Granda parto de ŝia laboro estis forgesita, sed la novelaro Sterrekinderen kaj ŝia aŭtobiografio Dancisto sen kruroj daŭre estas legitaj.

Clara Pinkhof estis la kvara el ok infanoj. En 1919 ŝi geedziĝis kun Abraham Asscher, pli posta Ĉefrabeno de Groningen. Asscher mortis en 1926  kaj Clara Asscher-Pinkhof estis lasita zorgi pri siaj ses infanoj sole. De tiam ŝi vivtenis per prelegoj kaj kursoj kaj publikigis siajn unuajn infanrakontojn, inkluzive de Aan de wal, kiu gajnis premion en 1932 kiel la plej bona infanlibro.

Post la germana okupo de Nederlando, ŝi revenis al Amsterdamo en 1940 kaj instruis en la juda knabina lernejo ( meisjes-industrieschool ). Ŝi ankaŭ skribis regule por Het Joodsche Weekblad, revuo kiu estis prizorgita fare de la Judenrat.  En 1943 ŝi estis deportita unue al Westerbork kaj en 1944 al Bergen-Belsen.  En la koncentrejo ŝi estis unu el grupo de 222 malliberuloj kiuj estis interŝanĝitaj kontraŭ germanaj militkaptitoj ĉar ili havis enmigran atestilon [1].

Verkaro

redakti
  • Joodsche infankantoj (1918)
  • Van twee joodsche vragertjes (1918)
  • Groeitijd de Door (1929)
  • Rozijntje (1931)
  • Aan de Wal (1932)
  • Rozijntje van huis (1934)
  • Onklino Griet (1934)
  • Sterrekinderen (1946)
  • Tirtsa (1952)
  • Danseres zonder benen (Dancisto sen kruroj, 1966)

Literaturo

redakti
  • Marlies Sterk: „Ik heb gedanst“. Leven en werk van schrijfster-pedagoog Clara Asscher-Pinkhof. Universität Leiden, Dissertation, 2004.

Referencoj

redakti
  1. Clara Asscher-Pinkhof - Eniro ĉe Jad Vaŝem (angla)