Claude Joseph Vernet

Claude Joseph VERNET (Avignon, Francio, 14a de aŭgusto 1714 - Parizo, 3a de decembro 1789) estis franca pentristo de la 18a jarcento.

Claude Joseph Vernet
Persona informo
Naskonomo Claude Joseph Vernet
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1714 (1714-08-14)
en Avignon
Morto 3-an de decembro 1789 (1789-12-03) (75-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Familio
Patro Antoine Vernet
Frat(in)o Jean-Antoine Vernet
Edz(in)o Virginie Cecil Parker
Infanoj Carle Vernet • Marguerite Émilie Chalgrin
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • litografisto
Verkoj The Cascade at Tivoli
vdr

Li lernis pentrarton kun sia patro Antoine Vernet, Philippe Sauvan kaj Jacques Vialia, kun kiu li ekinteresiĝis pri pejzaĝoj. Poste li veturis al Italio, kie li konis la verkarojn de Claude Lorrain, plej fama tiama pejzaĝisto, kaj de Giovanni Paolo Pannini, el kiu li lernis uzi la gravecon de la homa figuro en la pejzaĝo.[1]

En Romo Vernet studis kun Bernardino Fergioni kaj Adrien Manglard.[2][3][4][5]

Claude Joseph Vernet, "La haveno de Bordozo el Salinières".

Reveninte al Francio, li ricevis mendon de la reĝo Ludoviko la 15-a por pentri serion de pejzaĝoj de la francaj havenoj, sed li finis nur 15. La maraj, stormaj kaj vrakaj pejzaĝoj estis lia specialaĵo.[6] En 1778 li veturis al la Svisaj Alpoj cele al la studo de la partikularaj montarpejzaĝoj de tiu areo.

La verkaro de Vernet baziĝas sur la naturo, sed sen troa sentimentaleco. La ĝenerala efiko de lia pentrarto estas esence ornama. Lia stilo restis relative stabila laŭlonge de lia vivo. En liaj pentraĵoj, la atmosferaj elementoj estas harmonie kombinitaj kun la pejzaĝo mem kaj kun la personoj en tiu.

Liaj verkoj estis tre alte taksataj dum la Romantismo kaj la Impresionismo, kaj aktuale li estas pentristo, kies pentraĵoj vendiĝas tre multekoste. Liaj verkoj estas ekspoziciataj en la plej gravaj muzeoj de la mondo kaj estas ankaŭ en kelkaj privataj kolektoj.

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. [1] en Sotheby's
  2. Marina di Anzio. Accademia di San Luca. Arkivita el la originalo je 2015-09-20. Alirita 9-a de oktobro 2020.
  3. Vernet. Treccani. Alirita 9-a de oktobro 2020.
  4. (1976) Claude-Joseph Vernet, 1714-1789. The Council; University of Michigan, p. 1728;1739;1747.
  5. Silvia Maddalo. (1982) Adrien Manglard (1695-1760). Multigrafica; University of Virginia, p. 20–28.
  6. Biografio en: Variaj Aŭtoroj: Todo el Prado. Fundación de Amigos del Museo del Prado, Madrid, 2013.