Claus J. GÜNKEL (naskiĝis la 9-an de oktobro 1963 en Eschweiler) estas germana esperantisto, verkisto, instruisto, membro de AIS kaj de GIL. Ĝis 2010 li estis fakdelegito de UEA. Plumnomoj estas Klaŭzo J. Gunkjelo kaj Nikolao Günkel. En artikolo li kreis la terminon Esperantidoj. Ekde sia edziĝo en 2009 li nomiĝas Killing-Günkel kaj loĝas en Kolonjo.

Claus J. Günkel
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1963 (1963-10-09) (60-jaraĝa)
en Eschweiler
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater University of Paderborn • RWTH Aachen
Okupo
Okupo interlingvisto • leksikologo • esperantisto • universitata instruisto • esperantologo
vdr

Lia agado ene de la esperantologio inkludas la kampojn leksikologio, etimologio, esperantidoj kaj lingvopropedeŭtiko kadre de kibernetika pedagogio.

Vivo redakti

De 1982 al 1992 li studas matematikon, informadikon kaj francan lingvon en Aĥeno kaj Paderborno, kie li en 1993 kaj en 1994 laboras kiel instrukomisiito en la fakultato pri pedagogio. Junion 1990 li estas stipendiito de AIS. Ekde 1997 li laboras kiel instruisto.

De 1983 al 1989 li redaktas la Trilandan Kurieron, la organo de Senlime, la esperantista asocio de la Eŭregiono Mozo-Rejno. Por Senlime li organizas tri Trilandajn Renkontiĝojn. De 1987 al 1989 li instruas Esperanton en la popola altlernejo de Düren. De 1995 al 1998 li redaktas la organon Nova Provo, en kiu plejparte esperantidoj kaj aliaj reformprojektoj estas pridiskutataj.

De 2000 ĝis 2010, Killing-Günkel okupiĝas pri loka historio. Li havas du filojn. En novembro 2018, li eklernas Interlingvaon.

Esperantologiaj publikigaĵoj (nur parte) redakti

  • 1989 Kunlaboro ĉe Komerca Vortaro de IKEF
  • 1989 ĝis 2001 Kontrolleganto ĉe Etimologia Vortaro de Esperanto von Ebbe Vilborg <ISBN 91-85288-23-3>
  • 1990 „Nonoismo - kelkaj alternativoj“ en: Akademiaj Studoj 1988–1990 (kune kun Bertilo Wennergren)
  • 1991 Gunkela Vortaro (4-a eldono 2002 kun 1764 kapvortoj)
  • 1994 Kunlaboro ĉe Manlibro pri Politiko <ISBN 90-71205-50-9>
  • 1996 Vortaro Volapuko-Esperanto Esperanto-Volapuko kun etimologiaj rimarkoj
  • 1996 „Adiaŭ, naŭ ĵaŭdaj fraŭlinoj!” (pri la etimologio de la finaĵo -aŭ) en: Literatura Foiro 27/162
  • 2000 „NOVO, Nova Provo: 7 jaroj kaj 11 numeroj – provo bilanci sen saldi“ en: De A al B Festlibro por André Albault <ISBN 3-932807-09-X>
  • 2002 Respondeca redaktisto de la temoj geodezio, tabuaj vortoj, kuirarto, topografio kaj sciencoj, krome kontrolleganto ĉe Plena Ilustrita Vortaro (PIV) <ISBN 2-9502432-5-8>
  • 2003 Kontrolleganto ĉe Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren <ISBN 0-939785-07-2>

Lingvokibernetikaj publikaĵoj (nur parte) redakti

  • 1994 „Zur optimalen Dauer des Sprachorientierungsunterrichts (SpOU)“ en: Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, Band 35, Heft 2 <ISSN 0723-4899>
  • 1994 Repetitorium zur kybernetischen Pädagogik <ISBN 973-95604-7-9>
  • 2000 „Transferefiko de ILo sur la anglan depende de la gepatra lingvo – konkrete okaze de la ĉina, germana kaj franca“ (zusammen mit Huang Yani) en: Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, Band 41, Heft 3 <ISSN 0723-4899>

Matematikaj publikaĵoj (nur parte) redakti

  • 1994 „Konuologio - historio kaj apliko“ (por prelego por SUS 14 de AIS en Sibiu/Hermannstadt (Rumanujo): 18 paĝoj

Prozo (nur parte) redakti

  • krome silabaj, krucvortaj kaj alispecaj enimoj kaj traduko de la historio "La enigmo" de Stanislaw Lem kaj de poemoj de Edgar Allan Poe por Kontakto
  • romanetoj, erotikaj poemoj kaj humuraĵoj en La KancerKliniko
  • recenzoj en Esperanto, Esperanto aktuell, Kune, La Gazeto, Literatura Foiro kaj Monato

Prelegoj (nur parte) redakti

  • Hannover, decembro 1987 (31-a IS): Occidental – la okcidenta (pri Occidental)
  • Traben-Trarbach, decembro 1988 (32-a IS): Ido – la ido (pri Ido)
  • Kerkrade (NL), julio 1989 (IJK 1989): Volapuko (pri Volapük)
  • Sibiu (RO), septembro 1994 (SUS): Konuologio - historio kaj apliko
  • Berlin, novembro 1994: Rechnerinterlinguistik und die Axiomatisierung der Esperantogrammatik
  • Berlin, novembro 1995: Übersetzungsprobleme und Entscheidungsmechanismen bei der Revision kulinarischer Begriffe eines Esperantowörterbuchs
  • Berlin, novembro 1996: Der aktuelle Stand von Esperantiden - Vorstellung und Schlussbemerkung
  • Berlin, novembro 1998: Ein Schülerwörterbuch Esperanto-Deutsch / Deutsch-Esperanto in Verbindung mit einer Esperanto-AG an einem Gymnasium
  • Motovun (HR), julio 2000 (IEK): Reformprojektoj kaj proponoj pri nova alfabeto
  • Berlin, novembro 2000: Strukturvergleich von Esperantiden – Wo setzt die Kritik am Esperanto an?
  • Berlin, novembro 2002: Sprachkybernetische Axiomatisierung und Berechnung von Lernerfolg
  • Berlin, novembro 2010: Cliiuy – wie ich eine Sprache erfand
  • Berlin, decembro 2013: Sprachschöpfung in der Koniologie, einem neuen Feld der Algebra

Eksteraj ligiloj redakti