Corgémont

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Corgémont (stacidomo).


Corgémont estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 548 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Corgémont
Blazono de Corgémont
Blazono de Corgémont
Blazono de Corgémont
Menonita kapelo kaj biblioteko en Corgémont
Menonita kapelo kaj biblioteko en Corgémont
Menonita kapelo kaj biblioteko en Corgémont
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 577707 / 227252 (mapo)47.1958333333337.1444444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 9′ O; CH1903: 577707 / 227252 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1548
Areo 17,61 km²
Alteco 663 m super marnivelo
Poŝtkodo 2606
Komunumkodo 0431
Mapo de Corgémont
Mapo de Corgémont
Mapo de Corgémont
vdr

Geografio redakti

Corgémont situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Corgémont kun la kvartaloj Cotél kaj La Bottière kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]] En Corgémont troviĝas kapelo kaj biblioteko de la svisajn menonitoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,61 km², de kiuj 38,7% estas kovritaj de arbaro, 54,8% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Corgémont limas en nordo al Tramelan, en nordoriento al Tavannes, en oriento al Sonceboz-Sombeval, en sudoriento al Orvin, en sudokcidento al Nods, en okcidento al Cortébert, kaj en nordokcidento al Mont-Tramelan.

Trafiko redakti

Tra Corgémont pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 5 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Corgémont datiĝas el la 8-a jarcento kiel Curisgimund.[3] Dum mezepoko la kapituloj de Moutier-Grandval kaj de Saint-Imier posedis bienojn en Corgémont. La komunumo tiam apartenis al la Senjorujo Erguel de la Episkopejo Bazelo. En la jaro 1530 pro la premo de Bielo en Corgémont estis trudita la reformacio.[4] De 1797 ĝis 1815 Corgémont kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Corgémont voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.]].[6]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti