Cornelis DOPPER (Stadskanaal, 7-a de februaro 1870 – Amsterdamo, 18-a de septembro 1939) estis nederlanda komponisto kaj dirigento.

Cornelis Dopper
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1870 (1870-02-07)
en Stadskanaal
Morto 18-an de septembro 1939 (1939-09-18) (69-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Vivo redakti

Dopper estis filo de simplaj, malriĉaj gepatroj; la patro Lucas Dopper estis kapitano de enlanda ŝipo kaj havis gastejon, la patrino estis Grietje Swarts. Ili mortis dum la juneco de Dopper; li poste loĝis ĉe lia fratino, Grietje Dopper, kaj ŝia edzo, Johannes Bernardus Kolkman. La bofrato Kolkman estis komponisto kaj muzika instruisto, ĉe kiu Dopper lernis muzikteorion kaj komponadon. Dopper iris al Leipzig por studi en la konservatorio pro sugesto de Kolkman. Li iĝis la dua dirigento de la Reĝa Koncertdoma Orkestro en 1908, per ordono de Willem Mengelberg. Li finis labori en 1931.

 
Cornelis Dopper, 1911.

Kariero redakti

La muziko stilo de Dopper estis naciisma kaj ĉefe konservema kun fortaj germanaj influoj. Li ankaŭ preferis nederlandajn temojn en sia muziko, kiel Rembrandt kaj Amsterdamo. Li estis tre populara ĝis la 1930-aj jaroj, sed de la Unua Mondmilito provis la avangarda artista elito, kiu malamis lian tradician moralon, marĝenigi lin. Incidento okazis la 24-an de novembro 1918, kiam Matthijs Vermeulen, muzikkritikisto kaj malpopulara komponisto, vokis "Vivu Sousa!", dirante, ke Vermeulen preferus la marŝojn de John Philip Sousa, laŭ li malbonajn, al la muziko de Dopper. Tamen oni kredis, ke li diris "Vivu Troelstra!", la malsukcesa revolucia gvidanto, kaŭzante tumulton. Vermeulen estis elpelita, sed malrapide Dopper iĝis malpopulara, speciale inter la muzika avangardo. Ekskluzive de unu populara koncerto en novembro 1940 dum la germana okupado, oni ne jam ludas lian muzikon post lia pro-aĝa emeritiĝo.

Dopper ankaŭ instruis multajn komponistojn kaj muzikistojn dum sia vivo.

Lia nomo estas sur balkona kornico en la ĉefĉambro de la Concertgebouw.

Kelkaj verkoj redakti

Operoj redakti

  • De Blinde van Castel-Cuillé (La blindulino de Castel-Cuillé), opero por libreto de H.C. Meursinge-Offers (komponita en 1892, premierita en Hago, 1894)
  • Frithjof, opero laŭ Bueninck (1895, neludita)
  • William Ratcliff, opero 2-akta laŭ Heinrich Heine (1896-1901, premierita en Weimar, 1909)
  • Het Eerekruis (La Honorkruco), opero 1-akta laŭ libreto de H. Engelen (1903, premierita en Amsterdamo, 1903)
  • Don Quichote, opero bazita sur la verko de Miguel de Cervantes nome Donkiĥoto (nefinita)

Simfonioj redakti

  • Simfonio No. 1, "Diana", Baleta Simfonio laŭ Heinrich Heine (1895, reviziita en 1921)
    • 1. Meeting of the Gods in Diana's temple
    • 2. The ball in the knight's lair
    • 3. The wandering knight in the woods
    • 4. In the Venus mountain
  • Simfonio No. 2, "Scottish" (1903; registrita de Matthias Bamert, Het Residentie Orkest (Hague Philharmonic), Chandos CHAN 9884 (2001))
    • 1. Andante molto moderato - allegro con brio
    • 2. Allegro vivace, alla burla
    • 3. Adagio sostenuto
    • 4. Rondo: allegro molto, energico
  • Simfonio No. 3, "Rembrandt" (1892, reviziita en 1904; registrita de Matthias Bamert, Het Residentie Orkest (Hague Philharmonic), Chandos CHAN 9923 (2002))
    • 1. Adagio ma non troppo
    • 2. Andante
    • 3. Allegro
    • 4. Allegro
  • Simfonio No. 4, "Sinfonietta" en A minora (1905); orkestrigo de Violona Sonato)
    • 1. Allegro moderato
    • 2. Andante
    • 3. Allegro
    • 4. Allegro
  • Simfonio No. 5, "Symphonia epica" por orkestro kaj ĥoroj baze sur la verko de Homero nome Iliado (1908)
  • Simfonio No. 6, "Amsterdam" (1912; registrita de Matthias Bamert, Het Residentie Orkest (Hague Philharmonic), Chandos CHAN 9923 (2002))
    • 1. Allegro
    • 2. Adagio
    • 3. Scherzo: allegro
    • 4. Finale: allegro non troppo
  • Simfonio No. 7, "Zuiderzee" (1917; registrita de Willem Mengelberg, Concertgebouworkest (registrita en 1940), Audiophile Classica Concertgebouw Series (2013) kaj Kees Bakels, Netherlands Radio Philharmonic Symphony Orchestra, NM Classics 92060 (1995))
    • 1. Allegro animato
    • 2. Humoreske: moderato
    • 3. Andante rubato
    • 4. Finale

Eksteraj ligiloj redakti