Reĝa Koncertdoma Orkestro (Nederlando)

(Alidirektita el Reĝa Koncertdoma Orkestro)

La Reĝa Koncertdoma Orkestro (nederlande Koninklijk Concertgebouworkest) estas simfoniorkestro en Amsterdamo. Ĝi estas la plej grava orkestro de Nederlando kaj unu el la plej elstaraj de la mondo.

Reĝa Koncertdoma Orkestro
Stichting Koninklijk Concertgebouworkest
orkestro
Komenco 1888 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo en Nederlando
vdr

Ĝi estis fondita en 1888, unua ĉefdirigento estis Willem Kes. Dum la eksterkutime longa oficotempo de Willem Mengelberg ĝi atingis mondfamon kiel unu el la plej virtuozaj orkestroj siatempaj. Liaj posteuloj Eduard van Beinum, Bernard Haitink, Riccardo Chailly kaj la nuna ĉefdirigento Mariss Jansons povis teni ĝian gravecon inter la mondvaste plej bonaj orkestroj. Komisiono el ĉefredaktistoj de gvidaj eŭropaj muzikrevuoj elektis ĝin en la jaro 2006 sur rangon 2 el ĉiuj eŭropaj orkestroj.[1] La brita fakrevuo Gramophone elektis ĝin en la jaro 2008 per pridemandado de muzikkritikistoj eĉ sur rangon 1 el ĉiuj orkestroj de la mondo.[2]

Malantaŭ la pozicio de ĉefdirigento la unuajn 75 jaroj ekzistis tiu de la unua dirigento (eerste Dirigent). Inter ili troviĝis Karl Muck (1921–1925), Pierre Monteux (1924–1934), Bruno Walter (1934–1939) kaj Eugen Jochum (1941–1943). Malantaŭ tiu rangis la dua dirigento (tweede Dirigent), kiel ekzemple Cornelis Dopper aŭ komence Eduard van Beinum (1931–1938). Dum la oficperiodo de Haitink oni forigis la sistemon de unua kaj dua dirigentoj kaj anstataŭis tiujn per asistantoj. Al ĉi tiuj apartenis Edo de Waart kaj Hans Vonk.

Okaze de la 100-jara jubileo en 1988 reĝino Beatrikso dekoris la orkestron per la titolo Reĝa. La eksterordinare rondan sonon de la orkestro pregas kaj pregis esence ĝia koncertejo (kaj nomdonanto), la en 1888 malfermita amsterdama Koncertdomo. La orkestro ankaŭ foje ludas ĉe la Nederlanda Opero, la ĉefa operdomo de Nederlando.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti