Cornelius Vanderbilt

Cornelius VANDERBILT (originala formo de la familia nomo: Van Der Bilt, Vander Bilt) (27-an de majo 1794 en Port Richmond (hodiaŭ parto de Novjorko) sur Staten Island, Novjorkio; 4-an de januaro 1877 en Novjorko) estis unu el la plej sukcesaj kaj plej riĉaj entreprenistoj de Usono. Oni nomumis lin pro lia posedaĵo de la New York Central Railroad al "Fervoja reĝo" (angle "Railroad King", "Railroad Tycoon"). Cornelius Vanderbilt estis fondinto de la prominenta klano Vanderbilt.

Cornelius Vanderbilt
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1794 (1794-05-27)
en Staten-Insulo
Morto 4-an de januaro 1877 (1877-01-04) (82-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo Moravian Cemetery
Ŝtataneco Usono
Subskribo Cornelius Vanderbilt
Familio
Patro Cornelius Vanderbilt
Patrino Phebe Hand
Edz(in)o Frank Armstrong Crawford Vanderbilt • Sophia Johnson
Infanoj William Henry Vanderbilt • Cornelius Jeremiah Vanderbilt • Phoebe Jane Vanderbilt • Ethelinda Vanderbilt • Eliza Vanderbilt • Emily Almira Vanderbilt • Sophia Johnson Vanderbilt • Maria Louisa Vanderbilt • Frances Lavinia Vanderbilt • Mary Alicia Vanderbilt • Catherine Juliette Vanderbilt • George Washington Vanderbilt
Okupo
Okupo railway executive • entreprenisto
vdr
Cornelius Vanderbilt

Biografio redakti

Vanderbilt naskiĝis kiel kvara infano kaj dua filo de Cornelius kaj Phebe Vanderbilt (nask. Hand). Liaj antaŭuloj venis el komunumo De Bilt el provinco Utrecht, Nederlando. Patro de Vanderbilt estis malriĉa bienulo kaj li poste lukris plusan monon per ŝiptransportaj komercoj en la novjorka haveno.

Vanderbilt forlasis la lernejon en aĝo de 11 jaroj kaj aĉetis - per gepatra helpo - en aĝo de 16 jaroj velŝipon, per kiu li veturservis inter Staten Island kaj Novjorko. Baldaŭ li havis jam malgrandan floton el boatoj. Dum la brita-usona milito de 1812, li prizorgis kelkajn fortikaĵojn de la Usona Armeo per nutraĵoj, proksime al la Novjorka haveno.

Vanderbilt vendis en 1818 siajn boatojn kaj iĝis kapitano de vaporŝipo. Li fondis en 1829 propran vaporŝipan entreprenon kaj en la 1850-aj jaroj posedis jam floton el pli ol 100 ŝipon. La veran sukceson atingis li per la fervojo.

Li certigis por si en 1848 por 12 jaroj per „American atlantic and pacific ship canal company“ la ekskluzivajn transitajn rajtojn sur la marvojo de San Juan del Norte apud la Kariba marbordo - tiam nomata Greytown -, tra Río San Juan tra Nikaragva lago tra la lando al San Juan del Sur ĉe la Pacifiko. Pli poste li firmigis la entreprenon kiel „accessory transit company“. Sed por Vanderbilt sufiĉis la transitaj enspezoj kaj kanalkonstruo (Nikaragva kanalo).

Post la usona enlanda milito, li investis en la elkonstruon de la fervoja reto kaj posedis baldaŭ la plej gravajn fervojajn liniojn de Usono. Li malfermis en 1873 la unuan fervojan ligon inter Novjorko kaj Ĉikago.

Cornelius Vanderbilt donis en 1873 unu milionon da USD por fondi universitaton en Nashville (Universitato Vanderbilt), kiu apartenas nuntempe al elitaj universitatoj de Usono.

La nomo "Vanderbilt" signas kun la nomoj Andrew Carnegie, Rockefeller kaj Charles Morgan (17951878, fervoja magnato) komencon de nova epoko en usono. Entrepreprenoj de Vanderbilt kaj la sukcesaj borsaj spekuladoj igis lin unu el la plej riĉaj homoj en sia tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Udo Hielscher: Der Pionier. Commodore Cornelius Vanderbilt - Das Finanzgenie der jungen USA, Finanzbuch Verlag 2006, ISBN 978-3898791601.