Csér
Csér [ĉer] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9375
- Telefonkodo: 99
- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 70
Situo
redaktiLa komunumo estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur rojo Répce. Csér estas sakovilaĝo, ĉar nur el Csáfordjánosfa estas vojo. Flankovoje Sárvár, Répcelak kaj Bük estas proksime.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1313 laŭ tiama hungara ortografio "Cher". En la 1950-aj jaroj brikouzino funkciis, estis elfositaj multe da argiloj, en la elfosaĵoj fiŝkaptistaj lagoj funkcias. La loĝantaro okupiĝas pri agrokultivo.
En Csér migra poŝto servas.