Cyprian GODEBSKI blazono Godziemba (naskiĝis en 1765 sur Volinia Polesio, mortis la 19-an de aprilo 1809 en Raszyn (proksime al Pruszków) estis kolonelo de Pola Armeo, poeto kaj prozisto, redaktoro de la unua literatura revuo Zabawy Przyjemne i Pożyteczne (Amuzoj Plezuraj kaj Utilaj), membro de Varsovia Societo de Scienc-Amikoj, framasono; la patro de retorikisto Franciszek Ksawery, la avo de skulptisto Cyprian. Godebski komencis literatur-direkton strikte ligitan kun liberiga batalo, kreis la idealon de soldato-poeto.

Cyprian Godebski
Persona informo
Cyprian Godebski
Naskiĝo 1-an de januaro 1765 (1765-01-01)
en Volyn Polissia
Morto 19-an de aprilo 1809 (1809-04-19) (44-jaraĝa)
en Raszyn
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Cyprian Godebski
Familio
Dinastio Q63532389 vd
Infanoj Franciszek Ksawery Godebski vd
Parencoj Misia Sert vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • oficiro vd
Aktiva dum 1799– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cyprian Godebski

Verkoj redakti

  • 1805Grenadier-filozof. Powieść prawdziwa wyjęta z dziennika podróży r. 1799 (Grenadisto-filozofo. Vera romano eltirita de vojaĝ-taglibro el 1799)
  • 1805Wiersz do Legionów Polskich (Versaĵo al Polaj Legioj)
  • 1821Dzieła wierszem i prozą. Po śmierci autora zbierane po większej części drukiem nieogłoszone (Verkoj verse kaj proze. Post morto de la aŭtoro kolektataj, grandparte prese ne anoncitaj)
  • fabeloj kaj elegioj

Plie Godebski tradukis francajn militistajn regularojn por bezono de la armeo de Varsovia Duklando

Eksteraj ligiloj redakti