Dániel Pázmány

hungara instruisto, arkivisto

Dániel Pázmány [pAzmAnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pázmány Dániel estis hungara kalvinana pastro, instruisto, notario, arkivisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szilasi kaj laki [silaŝi].

Dániel Pázmány
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de aprilo 1836(nun 1836-04-01)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Csallóközaranyos
Morto la 1-an de februaro 1916
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Szentes
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo instruisto • kalvinana pastro • notarioarkivisto
vdr

Dániel Pázmány[1][2] naskiĝis la  1-an de aprilo 1836(nun 1836-04-01) en Csallóközaranyos (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Zlatná na Ostrove en Slovakio), li mortis la 1-an de februaro 1916 en Szentes.

Biografio redakti

Dániel Pázmány frekventis mezlernejojn en Pozono kaj Pápa, poste li akiris diplomon en kalvinana teologia akademio en Pápa. Inter 1859–1865 li estis lernejestro en Kenese, poste li akiris pastoran licencon kaj estis kalvinana pastro en Komárom kaj Csilizradvány. En 1870 li akiris ekonomian diplomon en Karlsruhe, post 2 jaroj li havis ekonomian postenon. Inter 1875—1886 li estis notario en pluraj lokoj, inter 1885–1914 arkivisto en Szentes, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jegyzetek Svájczról (1871)
  • Nyitramegyei gazdasági egyesület (1873)
  • A mezőgazda általános tulajdonságai (1874)

Fontoj redakti

Referencoj redakti