Döbörhegy [doborhedj] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo signifas: monto Döbör.

Blazono de Döbörhegy

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Döbörhegy situas for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Körmend troviĝas 10, Vasvár 13, Zalaegerszeg 24 km.

Historio redakti

La unua mencio pri la komunumo okazis en 1538. La loĝantaro okupiĝas pri terkulturado, precipe pri vinberoj.

En Döbörhegy migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Dipatrino (Damo de Hungaroj) ekde 1992 (pli frue nur sonorilostablo estis) kaj vilaĝan muzeeton kun popolaj iloj.