Dúbrava (distrikto Snina)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dúbrava

Dúbrava (hungare Kistölgyes (kiŝtoldjeŝ) aŭ Szepestölgyes (sepeŝtoldjeŝ), rutene Дубрава [dubrava]) estas malgranda vilaĝeto en orienta Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Snina. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Dubrava, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Dúbrava
rutene: Дубрава, hungare: Kistölgyes
municipo
Oficiala nomo: Dúbrava
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situo Dúbrava
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 48° 52′ 31″ N 22° 21′ 26″ O / 48.87528 °N, 22.35722 °O / 48.87528; 22.35722 (mapo)
Areo 9,48 km² (948 ha)
Loĝantaro 290 (31.12.2004)
Denseco 30,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1548
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 73
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520179
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Dúbrava (Snina District)
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Dúbrava situas laŭ flankovojoj, laŭ la ukraina landlimo. Snina troviĝas 29 km.

Historio redakti

Rutenoj fondis la vilaĝon en 1548 aŭ iom pli frue. En 1910 loĝis en Kistölgyes 295 da homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Kistölgyes apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Dúbrava 286 homoj, (243 slovakoj, 31 rutenoj, 9 ukrainoj, unusola polo).

Vidindaĵoj redakti