Malfermi la ĉefan menuon

Dale CARNEGIE (naskiĝis la 24-an de novembro 1888, mortis la 1-an de novembro 1955) estis usona verkisto.

Dale Carnegie
Persona informo
Naskonomo Dale Breckenridge Carnegey
Naskiĝo 24-an de novembro 1888 (1888-11-24)
en Maryville
Morto 1-an de novembro 1955 (1955-11-01) (66-jara)
en Arbaraj Montetoj
Mortokialo limfomo
Tombo Belton
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Centra Misurio
Subskribo Dale Carnegie
Profesio
Profesio verkisto • motivational speaker • instruisto • biografo
Verkoj How to Win Friends and Influence People
TTT
Retejo https://www.dalecarnegie.com
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en Missouri en Usono. Klerecon li akiris en la Warrensberg State Teatchers College. Unue li laboris kiel vendisto, poste li provis fariĝi aktoro, li forvojaĝis ĝis New York, kie li komencis instrui kursojn de interkomunikado por plenkreskuloj en YMCA. En la jaro 1912 naskiĝis mondfama Dale Carnegie Course.

Li estas aŭtoro de kelkaj furorlibroj, ekz. „Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn“ kaj „Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi“. Estis eldonite pli ol 50 milionoj da ekzempleroj de libroj de Dale Carnegie en 38 lingvoj.

Dale Carnegie estis siatempe signifa lektoro kaj serĉata konsilanto de mondaj gvidpersonecoj. Li verkis ĵurnalartikolojn kaj li havis sian propran radiodisaŭdigan programon.

Dale Carnegie fondis kompanion, kiu havas hodiaŭ centrojn en pli ol 70 landoj kaj laboras por ĝi ĉirkaŭ tri mil instruistoj.