Daniel Pearl

usona ĵurnalisto

Daniel PEARL (la 10-an de oktobro 1963 - la 1-an de februaro 2002) estis jud-usona ĵurnalisto kiu estis kidnapita en Karaĉio, Pakistano kaj murdita fare de siaj kaptintoj.

Daniel Pearl
la usona pasporto de Pearl eldonita en 1986
la usona pasporto de Pearl eldonita en 1986
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1963 (1963-10-10)
en Princeton
Morto 1-an de februaro 2002 (2002-02-01) (38-jaraĝa)
en Karaĉio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Mount Sinai Memorial Park Cemetery vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Vaŝingtono vd
Ŝtataneco UsonoIsraelo vd
Alma mater Universitato Stanford vd
Familio
Patro Judea Pearl vd
Patrino Ruth Pearl vd
Edz(in)o Mariane Pearl vd
Profesio
Okupo raportisto • verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo ĉe Nacia Monumento por Militaj Korespondantoj, ĉe Gathland ŝtata parko

Vivo redakti

Daniel Pearl naskiĝis en Princeton, Nov-Ĵerzejo, kaj kreskis en Suda Kalifornio. Lia patro estas premiito de la Premio Turing, profesoro Judea Pearl. De 1981 ĝis 1985 Pearl studis komunikadon en Stanfordo kaj estis unu el la fondintoj de studenta ĵurnalo en la universitato. Pearl tenis israelan civitanecon krom la usonan.

Post vojaĝo al Sovetunio, Ĉinio kaj Eŭropo, Daniel Pearl aliĝis al la gazetoj North Adams Transcript kaj Berkshire Eagle en okcidenta Masaĉuseco kiel raportisto. En 1990, kiam li eklaboris ĉe la Wall Street Journal, kaj translokiĝis al San Francisco.

En 1996 Pearl moviĝis al la Londono funkciis kiel korespondisto por Mezorientaj aferoj. En 2000, la paro moviĝis al Mumbajo, Barato, kie Pearl estis la ĉefmanaĝero de mezaziaj aferoj, kaj en tiu pozicio li deĵoris kiam li estis kidnapita.

Forkapto kaj morto redakti

Pearl faris ĵurnalisman enketon pri Richard Reed, kiu estis juĝita pro provi krevigi pasaĝeraviadilon kun eksplodaĵoj plantitaj en liaj ŝuoj. La 23-an de januaro 2002, survoje al intervjuo kun iu kredita esti terorista gvidanto, Pearl estis kidnapita fare de grupo kiu nomis sin la Nacia Movado por la Restarigo de Pakistana Suvereneco (NMPRS).

Ses tagojn poste la gorĝo de Perlo estis tratranĉita, kaj lia kapo estis fortranĉita.

La korpo de Pearl estis poste trovita en malprofunda tombo en la antaŭurboj de Karaĉio la 16-an de majo.

Video de murdo redakti

La 21 -an de februaro, vidbendo dokumentanta la murdon de Pearl estis distribuita, titolita: "Buĉado de la spiono-ĵurnalisto, la judo Daniel Pearl". La filmo daŭras ĉirkaŭ 3 minutojn kaj 36 sekundojn. Pearl prezentis sin:

"Mia nomo estas Daniel Pearl, mi estas usona judo el Kalifornio. Mi venas de cionisma familio. Mia patro estas juda, mia patrino estas juda, mi estas juda. Mia familio sekvas judismajn tradiciojn."

En la unua parto de la filmo Pearl prezentas la postulojn de sia kaptinto.

  1. La tuja liberigo de la arestitoj tenitaj de Usono en Guantanamo, Kubo.
  2. La reveno de la pakistanaj kaptitoj al Pakistano
  3. Tuja fino de usona inteveno en Pakistano
  4. Livero de F-16 ĉasaviadiloj por kiuj Pakistano pagis sed neniam ricevis

Tiuj postuloj estas akompanitaj de minaco ke ili certigas usonanojn, ke ili neniam estos sekuraj sur la islama tero de Pakistano. Kaj se iliaj postuloj ne estos plenumitaj, ĉi tiu sceno ripetiĝos denove kaj denove...

Supozeble ĝihada retejo likis la videon al Interreto.

Vidu ankaŭ redakti

Dosiero:DanielPearl.PNG
Daniel Pearl deklaranta lian identecon en la video produktita de liaj kaptoroj. La teksto legas اسمي دانیال بیرل، انا یھودی امریکی (Mia nomo estas Daniel Pearl, mi estas usona judo).