Daruvar
Daruvar, germane Daruwar, hungare Daruvár estas urbo en Kroatio. La urbonomo devenas el la hungara signifanta: gruo-fortikaĵo. Ankoraŭ 8 komunumoj apartenas al la municipo.
Daruvar | |||
---|---|---|---|
urbo en Kroatio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 43500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 105 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 156 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 36′ N, 17° 13′ O (mapo)45.617.216666666667Koordinatoj: 45° 36′ N, 17° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 161 m [+] | ||
Areo | 64,7 km² (6 470 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Daruvar [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 64 km²
- Supermara alteco: 161 m
- Loĝantaro en la municipo: 13 240, en la urbo: 9810
- Poŝtkodo: 43 500
- Telefonprefikso: 43
- Aŭtokodo: DA
Situo
redaktiLa urbo situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ ĉefvojo Virovitica-Pakrac. Zagrebo troviĝas 130, Osijek 140, Adriatiko 300 km-ojn.
Historio
redaktiLa kuracakvo uziĝis de romianoj, kiuj havis tie feriejon Aqua Balissae. La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1334. Iam en la mezepoko ankaŭ abatejo fondiĝis. fortikaĵo. Post la mezepoko Daruvár apartenis al la Osmana Imperio. Post la turkoj la ĉirkaŭaĵo apartenis al grafoj Jankovics (jankoviĉ), kiuj konstruis banejon kaj kastelon. En 1910 loĝis en la urbo 2 644 da homoj, (990 kroatoj, 559 hungaroj, 406 germanoj, 188 serboj). Ĝis Traktato de Trianon Daruvar apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Pozsega (reĝa departemento), al distrikto de Daruvár, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. En 2001 vivis en Daruvar 58% kroatoj, 19% ĉeĥoj, 14% serboj kaj 1% hungaroj. Nuntempe Daruvar estas kulturcentro de ĉeĥa minoritato.
Vidindaĵoj
redakti- baroka kastelo de Jankovics
- baroka preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1764, la turo iom poste konstruiĝis
- ortodoksa preĝejo el la 18-a jarcento
- fontano de 1927