Datoe Toemenggoeng

Indonezia esperantistino (1905-1962)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng (Bukittingi, Okcidenta Sumatro, 6-an de aprilo 1905 - 23-an de septembro 1962) estis indonezia esperantisto kaj aktivulino por la virinaj rajtoj.[1]

Datoe Toemenggoeng
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1905 (1905-04-06)
en Bukittinggi
Morto 23-an de novembro 1962 (1962-11-23) (57-jaraĝa)
en Ĝakarto
Lingvoj indonezia
Familio
Patro Marzuki Datuk Bandaro Panjang
Patrino Darama Asiah
Edz(in)o Lanjumin Dt. Tumangguang
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Rankajo Chailan Sjamsoe apartenis al la minankabaŭoj, kiuj havas matriarkan kulturon. Ŝi ricevis edukon en nederlandaj lernejoj, do ŝi estis edukita pli bonkvalite kaj kvante ol averaĝe kompare kun la plejmulto de la indoneziaj virinoj de tiu periodo. Ŝi edziniĝis al Landjoemin Datoe Toemenggoeng de Agam (same en Okcidenta Sumatro), ŝtata oficisto por la "Persvoorlichtingsdienst" (ŝtata komunikadservo de la tiama Nederlanda Hindio). Ili vivis kaj laboris en Batavia (nun Ĝakarto), kie li de 1935 ĝis 1939 estis membro de la "Volksraad" (Popola Konsilio) por la Perhimpunan Pegawai Bestuur Bumiputra (mallonge: PPBB; Esperante: Asocio por la Indiĝenaj Ŝtataj Funkciuloj).

Post ĝia fondiĝo en 1931, ŝi estis kvar jarojn prezidanto de la asocio Perkumpulan Pemberantasan Perdagangan Perempuan dan Anak-Anak (mallonge P4A – Esperante: Asocio por la Elimino de Komerco de Virinoj kaj Infanoj). Ĉi tiu organizaĵo laboris por forigi la komercadon de virinoj kaj infanoj. Datoe Toemenggoeng verkis pri la temoj de virinkomercado kaj infangeedziĝoj artikolon en la "Indisch Vrouwenjaarboek" de 1936. Tiu libro estis la jarlibro de la virina sekcio de la Indo-Europees Verbond (Indo-Europees Verbond Vrouwen Organisatie – Esperante: Hindo-Eŭropa Ligo Virina Organizaĵo), asocio por Indo-Eŭropanoj. Datoe Toemenggoeng montris kial, laŭ ŝi, ekzistas virinkomercado kaj infangeedziĝoj, kaj kio devas ŝanĝiĝi en la socio por forigi tion.

En la sama periodo Chailan Sjamsoe aktivis ankaŭ por la virina balotrajto. La Nederland-Hindia sekcio de la Vereeniging voor Vrouwenkiesrecht (VVV) estis starigita en 1908. Kiam en 1919 la virinoj ricevis voĉdonrajton en Nederlando, la asocio renomis sin Vereeniging voor Vrouwenkiesrecht in Nederlands-Indië (Esperante: Asocio por la Virina Balotrajto en Nederland-Hindio). Ĝi havis precipe nederlandajn membrojn, sed en la 1920-aj jaroj ankaŭ kelkaj indoneziaj virinoj membriĝis en ĝi. Certe jam en 1931 Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng membriĝis en ĝia Batavia sekcio kaj ŝi estis unu el la du indonezianoj (la alia estis R.A. Roekmini Santoso), kiuj ankaŭ mallonge membris en la estraro de la asocio. En 1932 la VVV volis proponi starigi apartajn sekciojn por indoneziaj virinoj, kun reprezentado en la centra estraro. S-ino Datoe Toemenggoeng kontraŭis la ideon kaj sukcesis konvinki la estraron nuligi la proponon. En 1934 la asocio volis forlasi sian peton al la registaro por nomumi kaj eŭropajn kaj indoneziajn virinojn en la Popola Konsilio, por havi nur eŭropan nomumon. Datoe Toemenggoeng kunportis siajn amikinojn, kaj tiel ili sukcesis kontraŭvoĉdoni tiun proponon.

De 1932 ĝis 1939 ŝi estis redaktoro de la porvirina revuo Pedoman Isteri (Edzin-gvidilo), kiun ŝi fondis. Poste tiu revuo iĝis la organo de la en 1936 fondita Persatuan Isteri Pegawai/Prijaji Bestuur (mallonge: PIPB; Esperante: Asocio por la Edzinoj de la Ŝtataj Oficistoj). En ĝi aperis ofte artikoloj pri virinoj kaj politiko; dum ferioj al la hejminsulo, en diversaj urboj ŝi organizis renkontiĝon kun la legantoj de Pedoman Isteri por doni lecionojn pri bakado, gladado kaj lavado, kaj tiuj renkontiĝoj havis multe da sukceso. Ŝi ankaŭ starigis dommastrumlernejojn en Sumatro kaj aktivis kiel dua sekretario de la Centrale vereeniging ter bescherming van moeder en zuigeling. (Esperante: Centra asocio por la protekto de patrino kaj bebo/suĉinfano).

En junio 1938 ŝi ĉeestis la unuan Kongres Bahasa Indonesia (Kongreso pri la Indonezia lingvo) en Solo. Ĉi tiu kongreso estis por memori pri Sumpah Pemuda (Junulara Promeso) de 1928, kongreso kie la junuloj deklaris tri idealojn: unu patrujon, unu nacion kaj unu lingvon. Decembre 1938 ŝi starigis virinan sekcion de Persatoean Minangkabau Djakarta (Unuiĝo de Minangkabau en Djakarta), kiun ŝi prezidis.

Post la Dua Mondmilito Chailan Sjamsoe daŭre aktivis. Ŝi verkis plurajn librojn pri kaj por virinoj, grandparte praktikajn kaj dommastrumajn, sed ne nur. Ŝi ekzemple verkis libron pri 30 jaroj da agado kontraŭ poligamio (en 1958).

Esperanto redakti

En 1950 ŝi lernis Esperanton kaj ekde 1951 ŝi partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn kaj prelegis interalie en Internacia Somera Universitato en Oslo kaj ankaŭ en Montevideo, kie ŝi vizitis la Universalan Ekspozicion. Pri siaj vojaĝoj ŝi verkis la libron Dengan Paspor Republik Indonesia (Kun pasporto de la respubliko Indonezio, en 1959) en kiu ŝi rakontas interalie pri Esperanto. Ŝi vigligis kaj plifortigis la Esperanto-movadon en Indonezio ekde 1952, kiam ŝi revenis el Eŭropo post sia unua Universala Kongreso kaj prelegrondvojaĝo. Ŝi estis prezidantino de Indonezia Esperanto-Asocio, de Sudazia Esperanto-Federacio kaj de Islama Esperanto-Asocio.

Pro ŝia instigo kaj helpate de malnovaj esperantistoj en Indonezio, stariĝis pli kaj pli da sekcioj de la Indonezia Esperanto-Asocio. En 1959 jam estis sekcioj en Ĝakarto, Bandung, Ĝoĝakarto, Magelang, Semarang, Surabajo, Malang, Den Pasar, Waingapu, Lubuk Linggau kaj Makassar, kie oni lernis kaj ekzamenis. En januaro 1953 sub ŝia redaktado ekaperis la simpla bulteno La modera voĉo de Indonezia UEA, kiu poste kelkfoje ŝanĝis sian nomon (fine nomiĝis Voĉo el Indonezio – Oficiala organo de ‘Indonezia Esperanto-Asocio’), kaj daŭre estis eldonita ĝis minimume aprilo 1960. Ŝi iniciatis kaj subtenis la eldonon de pluraj lernolibroj kaj vortaroj verkitaj de aliaj indoneziaj esperantistoj. La asocio volis ankaŭ okazigi kongreson, sed fine okazis en aprilo 1960 konferenco en Ĝakarto, ĉar la asocio ne ricevis permeson por granda kongreso en Bandung. Ĉeestis reprezentantoj de pluraj ambasadejoj kaj ankaŭ delegitoj de kelkaj indoneziaj ministerioj. Ŝi ankoraŭ ĉeestis la Universalan Kongreson en Bruselo (30/7/-6/8/1960), sed du jarojn poste Chailan Sjamsoe forpasis, nur 57-jara. Iom poste, pro la politikaj okazintaĵoj ekde septembro 1965, la Esperanto-kluboj ne plu kuraĝis kunveni, kaj la tuta movado, kiu tiom floris, grandparte pro tiu ĉi forta virino, forvelkis.

Notoj redakti

  1. Por la tuta artikolo el Heidi Goes, Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng Arkivigite je 2020-10-13 per la retarkivo Wayback Machine en Esperanto en Indonezio, alirita la 11an de oktobro 2020.