David Galadí-Enríquez

hispana astronomo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

David Galadí-Enríquez (naskiĝis en 1969 en Kordovo, Hispanio, estas hispana astronomo kaj esperantisto. Li laboras en la hispana astronomia centro Observatorio de Calar Alto en la hispania provinco Almería.[1] En Esperanto publikiĝis, kunaŭtore kun Amri Wandel, lia libro La Kosmo kaj Ni, baza lernolibro pri astronomio, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en unua eldono 2001 kaj dua eldono 2005, kiu gajnis la premion Pirlot.

David Galadí-Enríquez
Persona informo
Naskiĝo 27-a de januaro 1969
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Ekde juna aĝo David Galadí-Enríquez estis amatora astronomo kaj aktiva observanto de la ĉielo. Li studis fizikon en la universitatoj de Granado kaj Barcelono, kaj en la lasta doktoriĝis pri astrofiziko en 1998. Poste li laboris kiel altlerneja instruisto en rango de profesoro ĉe la Universitato de Barcelono, kaj kiel esploristo en la Centro de Astrobiologio (CSIC-INTA) kaj la Instituto de Astrofiziko de Andaluzio (CSIC).

Nuntempe li laboras kiel teknikista astronomo kaj respondeculo pri publikaj rilatoj ĉe la german-hispana Astronomia Centro kaj Observatorio Calar Alto. Krom la esperantlingvan verkon menciitan supre, li kunaŭtoris universitatan lernolibron pri astronomio por unuaj fizikaj kursoj en la kastilia kaj kataluna ("Astronomía fundamental" respektive "Astronomia fonamental", eldonejo Servei de Publicacions de la Universitat de València, Universitato de Valencio) kaj estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de kelkaj pliaj popularaj libroj pri astronomio de malsamaj temoj kaj niveloj.

Luma poluado redakti

David Galadí-Enríquez ricevis la prestiĝan premion “Hoag/Robinson” de la International Dark-Sky Association. Ĉi tiu usona asocio celas rezervi la ĉielon kontraŭ la luma poluo. Jam en la jaro 2005 David Galadí redaktis teknikan informon, kiu utilis poste por reguligi la luman poluadon en Hispanio. Temas pri relative nova forma de poluo, ŝajne malsama al la aliaj, kaŭzita de superabundo kaj intenso de ĉiuspecaj lumoj ĉe stratoj, vojoj, industriejoj, parkoj, ktp. La luma poluo malhelpas al la homoj vidi la stelojn kaj sperti tion kio estas vera nokto kaj vera lun-lumo. Krome, ĝi estas ege malutila al la agado de la astronomoj.[2]

Referencoj redakti

  1. El astrónomo David Galadí hablará sobre ‘Curiosidades en el cielo observado a simple vista’ en Luxemburgo, cronicasdelaemigracion.com Alirita la 24an de junio 2019.
  2. Por la tuta ĉapitro "Prestiĝa premio ricevita de DAVID GALADÍ", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 6-7.

Eksteraj ligiloj redakti