Dezső Márkus
Dezső Márkus [deĵO mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Márkus Dezső estis hungara juristo, juĝisto.
Dezső Márkus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1862 en Paks |
Morto | 3-an de decembro 1912 (50-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Kozma Street Jewish Cemetery |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juĝisto |
Dezső Márkus [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1862 en Paks. Li mortis la 3-an de decembro 1912 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Dezső Márkus devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1885, en la sekva jaro advokatan diplomon. Inter 1894 kaj 1906 li laboris en la ministerio pri justico kiel juĝisto, poste li havis postenon en la supera juĝejo. Li strebis multe pri egaleco de virinoj. Li multe redaktis diversajn jurajn revuojn, eldonaĵojn, eĉ leksikonon.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- A végrehajtási törvény (1886)
- A házassági jog és anyakönyvi törvény kézikönyve (1895)
- Magyar jogi lexikon (Hungara jura leksikono), (1898-1906)
- Magyar közjog (1906)
- A választójog (La balotrajto), (1912)
- Corpus Juris Hungarici