PIV2 havas "antarkta", "antarkta oceano" kaj "Antarktio" (la antarkta regiono). Laŭ mia kompreno, Antarkto estas kio estas interne je Antarkta Cirklo, kaj Antarktio la kontinento. Sed Vikipedio ŝajnas sisteme nomi la kontinenton Antarktio. -- :) 03:18 17. Jul 2003 (UTC)

Malnova informkesto redakti

Antarkto
 
Areo
% glacikovrita
14.425.000km²
98%
Loĝantaro 4.000 somere,
1.000 vintre
Politika sistemo Administrita de la Antarkta traktado
Depostulitaj teritorioj   Argentino
  Aŭstralio

  Britio
  Ĉilio
  Francio
  Norvegio
  Nov-Zelando

TTT | Tel. .aq | +672


Kontinento / regiono redakti

Saluton. Ĉu en Esperanto ekzistas distingo inter la kontinento kaj la regiono? Se jes, mi uzus la titolon "Antarktio" por la kontinento. Sed kiun titolon ricevu artikolo pri la regiono? Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 6 Apr. 2012 (UTC)

(+) Ŝajnas al mi, ke Nova PIV ne havas veran distingon, sed Krause jes. Ĉe Krause aperas "Antarktio" por la kontinento (alternative eĉ "sudpolusa kontinento"), dum ke "Antarkto" estas la regiono. Ĉu aliaj lingvoj subtenas tian distingon? Se jes, ni povus ja fari same, ĉu ne? Se ne, kion ni faru nun? Bedaŭrinde iu analogio kun "Arkto" ne funkcias, ĉar ĝi ne estas vera kontinento. --Tlustulimu (diskuto) 19:06, 6 Apr. 2012 (UTC)
Laŭ mi la "io" de Antarkt- nenion signifas. Vikipedio estas ujo de io-manio...--Forstbirdo (diskuto) 08:55, 27 Apr. 2012 (UTC)

Karaj, ankaŭ mi pledas por la formo "Antarkto". Ĝi estas eĉ oficiala, laŭ la 9-a Oficiala Aldono de la Akademio de Esperanto, kun la jena difino:

 
 Antarkt/o. La regiono kaj kontinento ĉirkaŭ la suda poluso. Antarkt/a. Rilata al Antarkto; tia kiel (en) Antarkto: la Antarkta Cirklo; Antarkta klimato; Antarkta glacio. 

Bonvolu ankaŭ rimarki la jenan rimarkon de Reta Vortaro, ĉe la artikolo "Antarkto":

 
 Estis provoj distingi la du sencojn per malsamaj formoj. Tial oni trovas „Antarktido“ por la kontinento ĉe [1], kaj „Antarktio“ por la regiono en [2]. Per la 9a Oficiala Aldono la Akademio igis tiujn formojn kadukaj. 

Mi do preferus respekti la lastatempan oficialigon de la Akademio, se ne estas klaraj kialoj por fari alimaniere. Ĉu iu kontraŭas rean alinomadon al "Antarkto"? Amike, --WinstonSmith (diskuto) 16:10, 1 Sep. 2012 (UTC)

Domaĝe, en aliaj lingvoj estas tri malsamaj esprimoj pri la regiona sudparta de la polusa cirklo, la ekozona kaj la kontinento. Kial ne distingi ilin esperante, pri nia lingvo supozita esti unu el la pli klara, preciza kaj komprenebla? Por la sudparta de la polusa cirklo ekzistas jam Antarkto kaj Antarktiko laŭ la esperanta kurso pri zoogeografio de Carl Støp-Bowitz Støp-Bowitz "Elementa Zoogeografio" 1976 pri Ceteraj regionoj (kun pli internaciaj terminoj arktiko kaj antarktiko p. 28), antarkta ekozono por la ekozono, kial ne krei la trian apartan artikolon pri la kontinenta kun la titolo AntarktioAntarktido? Eĉ se la Akademio ne ankoraŭ akceptas, ĝi jam ŝanĝis sian opinion, ĝi do povos ankoraŭ ŝanĝi.--DidCORN la 24-a de aŭgusto 2017, 12:12 (UTC)

+ "Okcidenta Antarkto montris iuj efikoj de tutmonda varmiĝo"? redakti

en:Antarctica ... "West Antarctica has shown some effects of global warming.[1]

"Okcidenta Antarkto montris iuj efikoj de tutmonda varmiĝo." ?

Reiri al la paĝo "Antarkto".