ĉu juda polo ? redakti

Mi ĵus ŝanĝis en la Angla Vikipedio de "Polish" (Pola) al "Jewish" (Juda) pri Zamenhof. (Zamenhof mem emfaze kaj detale klarigis, ke oni ne nomu lin Pola.) Mi tamen vidis, ke la sama eraro estas ankaŭ en la Franca Vikipedio. Eble iu, kiu regas la Francan, povus korekti ankaŭ tie. Bertilo WENNERGREN 16:04, 23. Nov 2002

Mi ŝanĝis ĝin intertempe de "polonais" al "juif polonais" ('judo pol[land]a'). --Brion VIBBER 04:45, 24. Nov 2002 (UTC)
Ĉu "juif polonais" ne estas miskomprenebla kiel "judo kiu estis ankaŭ Polo"? Ĉu ne pli bone skribi laŭvorte "Judo el Pollando"? Aŭ eĉ "Judo el Bjalistoko/Varsovio"? Bertilo WENNERGREN 19:27, 24. Nov 2002

La alineo pri la nacieco de Zamenhof redakti

estas plena je lingvaj eraroj (temas pri polismoj). Chu iu povus korekti? Ekzemple: "en 1917 jaro". Krome oni devus ghin shanghi al la plej nova stato de la konoj.--193.170.112.226 12:11, 28. Jan 2008 (UTC)

pri nomoj de la artikolo redakti

Tiu ĉi paĝo estas preskaŭ la sama kiel Zamenhof. Iom konfuzige. Arno 5 Feb. 2003


Nun la paĝo nomiĝas "Ludoviko Zamenhof". Bedaŭrinde tio eble ne estas la plej bona stato. Efektive estas harstarige komplike kaj frenezige pri la personaj nomoj de Zamenhof. Mi legis plurajn profundajn artikolojn pri tiu temo, sed tamen ne bone komprenas la aferon. Almenaŭ komence ŝajne lia ĉefa persona nomo estis Lejzer (= "Lazaro"), dum Ludwik (= "Ludoviko") aperis nur poste, kaj neniam klare superregis kiel ĉefa nomo. Plej ofte aperas kune Ludoviko kaj Lazaro (en diversaj ordoj, kaj en diversaj kaj diverslingvaj variantoj), kaj eble eĉ pli ofte (pli ofte ol plej ofte...) aperas nur la duliteraĵo L.L., en kiu oni ne povas scii, kiu L estas Ludoviko, kaj kiu L estas Lazaro. Zamenhof mem uzadis multajn diversajn variantojn, kaj ankaŭ la oficialaj dokumentoj (naskoregistro k.s.) enhavas diversajn variantojn.

Tial, tamen, ŝajnas al mi plej bone uzi "L. L. Zamenhof" kiel nomon de la artikolo, kaj ene de ĝi iom klarigi pri liaj nomoj (sed ne tro detale).

Bertilo WENNERGREN 23 Feb 2003

Mi pensis ke ni decidis nomi ĉi tiun artikolon L. L. ZAMENHOF... --Chuck SMITH 16:35, 4. Apr 2003

Mi ne rimarkis ian decidon pri tio, sed mi ja opinias, ke ni uzu tiun nomon. Argumentojn mi donis ĉi-antaŭe. Bertilow 17:02, 4. Apr 2003 (UTC)
Ĉu iu kontraŭus se ni ŝanĝus ĝin al L. L. Zamenhof? --Chuck SMITH 20:38, 4. Apr 2003

Mi konsentas, ĉar li subskribis siajn verkojn ĉiam kiel L.L. Zamenhof. Temas precipe pri tio, kiel memori la nomon por ligoj de aliaj artikoloj. Se mi ne eraras, restos ankaŭ Ludoviko Zamenhof en la reto, do ankaŭ tiuj ligoj estos aktivaj. Miroslav MALOVEC 09:44 6 Apr 2003

Ĉu estu aparta traktado por LLZ ? Kial ni ne respektu la ĝeneralajn regulojn pri nomoj ? Kaj ĉu tiom gravas la titolo ? Povas esti pluraj titoloj kaj unu artikolo al kiuj la aliaj plusendas. Pli ĝenas min ke la artikolo Zamenhof ŝanĝis de plusendilo al apartigilo ĉar tio havas sekvojn aliloke. Nee-aj vikioj de LLZ ligis al tiu Z kaj anstataŭ trovi artikolon pri LLZ leganto trovis tiun apartigilon kie li devas esplori por decidi kien pluiri. Oni povas diskuti pri la formo de titolo. Sed ni ankaŭ pripensu sekvojn de titolŝanĝo aliloke. -- ArnoLagrange 11:45, 6. Apr 2003 (UTC)
Ni devas, laŭ mi, bedaŭrinde, fari escepton de la ĝeneralaj reguloj pri nomoj, pri L.L. Zamenhof, ĉar tute ne estas klare, kia estas lia plena nemallongigita nomo. Tio estas konsterna kaj strangega, sed tamen tiel estas. Laŭ iuj, kiuj profonde esploris la aferon, estas pli ĝuste nomi lin "Lazaro Zamenhof", ol "Ludoviko Zamenhof". Aliaj dirus, ke estu "Lejzer Zamenhof". Estas ankoraŭ ebloj. Bertilow 13:27, 6. Apr 2003 (UTC)

Laŭ kion mi iam legis, li elektis mem gojan nomon (iu verku pri judaj personaj nomoj) honore al skota filozofo Francis LODOWYCK (ĉu?), kiu inventis lingvon a priori. Ĉu iu deziras esplori kaj enartikoligi? -- :) 03:28 30 Jun 2003

Mi trovis en Ido [1] -- :) 04:13 30 Jun 2003

Kiel nomiĝis la patro de Zamenhof? -- Gabriel_BEECHAM 17:00 30 Jun 2003

La patro nomiĝis Marko ZAMENHOF Esperanta formo de Markus Fabianviĉ Samenhof, "kristana" aŭ goja nomo de Mordeĥaj ZAMENHOF

Ĉiuj artikoloj pri personoj nomiĝas laŭ plena nomo de persono, mirigas min, ke Zamenhof havas escepton. Ĉu malpermesite estas nomi la paĝon laŭ lia plena nomo? Petro@diskkont 18:08, 17. Jan 2008 (UTC)
La afero estis diskutita kiel legeble ĉi supre. AL @ 22:12, 17. Jan 2008 (UTC)
Estas mirinde, kiom da aliaj lingvoj nomas lin (en traduko) Ludoviko Lazaro Zamehof, sed esperantistoj ne povas trovi lian nomon por titoli la paĝon, tial ili devas nomi lin L. L. Petro@diskkont 15:19, 18. Jan 2008 (UTC)

Naskiĝdato redakti

Se mi ne mislegas la artikolon, la naskiĝdato de Zamenhof aperas dufoje, tamen nur la unua estas akurata. "Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro" estas, laŭ mia scio, eraro (tion sugestas almenaŭ la anglalingva samtema artikolo). Kutime mi mem simple korektus la fuŝeton, tamen mi ne certas pri la eventualaj faktoj: post tiu citita frazo aperas lia naskiĝtago laŭ la Juda kalendaro (la 19-a de kislev). Ĉu tiu versio estas ĝusta, aŭ ĉu ĝi ankaŭ estas eraro (ĉar pri la juda kalendaro mi scias nenion, do ne povas fari tiun ŝanĝon)?

- Paul Roberts 1:14, 10. Dec 2003

Mi pensas, ke vi ne komprenis. 3-a de decembro julikalendare (oficiala en Rusio ĝis sovetismo) dum 19-a jarcento estas 15-a de decembro gregorkalendare (la plej uzata), el memoro. Same la Rusa Revolucio de oktobro 1917 okazis en gregorkalendara novembro. Se vi komprenis, vi povas korekti la tekston por pliklarigi la aferon. -- :) 00:59, 12. Dec 2003 (UTC)

pri bildoj redakti

Kial tri bildoj de Zamenhof? Unu bona sufiĉus, kun paĝo tiome (mal)granda, sed tri emas subigi la tekston kaj ŝajni iel fervoraĉa al ne-Esperantistaj preterpasantoj. -- Gabriel BEECHAM 00:39, 17. Apr 2004 (UTC)

Jes, kulpas mi pri la enmeto de la tri bildoj. Mi fakte tion faris reage post forigo de la bildo de Z. el la franclingva vikipedio pretekste ke la kopirajto ne estis menciita. Mi do esploris ĉu ekzistas portretoj de Z. klare senkopirajtaj. En la TTT-ejo al kiu mi ligis estas kolekto da bildoj de Z. kaj TTT-ejestro mesaĝis al mi ke oni povas elpreni libere la bildojn de tie, tamen li ne povis provizi min per fontindikoj : do senutile rilate la drastan politikon en la franclingva vikipedio kontraŭ dokumentoj sen klara kopirajta statuso. Mi do enmetis tiujn tri bildojn kiel provizejo por ke artikoloj pri Z. povu havi bildon. Tri ja estas tro rilate la tekston (tamen en la artikolo pri Saddam Hussein en la anglalingva estas pli ol kvin, sed ankaŭ estas pli ampleksa teksto. Estas nun du solvoj : lasi nur unu bildon kaj krei novan paĝon L. L. ZAMENHOF (Bildoj) kie ni povus enmeti tiom da bildoj kiom ni volus aŭ pliampleksigi la artikolon (ekzemple kiel en la franclingva vikipedio, tiam tri bildoj ne plu ŝajnos tro multe. Cetere mi pravigas la elekton de la tri bildoj  :
  • agrabla kolora bildo, kie Z aspektas kiel afabla homo (kia mi supozas ke li estis)
  • bildo de Z. en 1887, do fakte kiam li estis eldoninta la unuan libron : li tiam estis 28-jara ! por memorigi ke E-o estis iniciatinta de fervora junulo kaj ne de rigora barbulo.
  • iom pli klasika "oficiala" bildo pli kutima, sed kie li aspektas iom tro rigora laŭ mia gusto.

Arno Lagrange 06:20, 17. Apr 2004 (UTC)

Jes ja, pluraj fotoj pravas, kiam ĉiu alportas ion plusan. Sed ĉi tie ne. Unu sufiĉus. Jes en la unua li aspektas pli afabla (jes mi legis, ke en Vjesisje li lasis la memoron de "la bokora ruĝbarba kuracisto"). Sed la laŭ mi plej bona foto, estas tiu, kiun mi havas forme de blidkarto (sed tial eble kopirajta ?!), kaj ne estas unu inter la tri! (Eliott)

Kial nun aperas pentraĵo, anstataŭ foto, kiel normalus en enciklopedio? --Ziko 11:29, 25. Mar 2007 (UTC)

Projekto Gutenberg redakti

Mi donis unuopajn ligilojn al ĉiuj Gutenbergaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio kaj El la Biblio, ĉar la Gutenbergaj indeksopaĝoj estas foje nekompletaj kaj/aŭ mispriskribitaj. William Patterson 13:00, 26. Aŭg 2004 (UTC)

L. L. ZAMENHOF - Ligiloj ĉi tien - alidirektoj redakti

  • La afero estas diskutata jam tie. Ni ankaŭ jam diskutis tion ĉi tie. Ŝajnas ke LL estas preferita ĉar ne estas klare ĉu estu Ludoviko Lazaro aŭ Lazaro Ludoviko. Jes aperas Ludwik Lejzer eble indus aldoni ke ĝi estas ofte esperantigita al Ludoviko Lazro. Arno Lagrange  06:08, 11. Okt 2004 (UTC)

...

Se mi bone komprenis la aferojn, li nomiĝis Lejzer Ludwik, ne Ludwik Lejzer (almenaŭ tion emfaze asertis Golden en kelkaj artikoloj), kaj nomis sin - se ion ajn - "rusa hebreo", do ne "pola" (eble ĉar lia gepatra lingvo, kvankam li vivis en Pollando, estis ne la pola sed la rusa). Gunnar Gällmo 17:56, 25. Jan 2005 (UTC)


Vere, estas pli malsimpla. La juda nomo de Zamenhof estis ELIEZER, kiu oni rusigis al Lejzer. Post li elektis Ludwig, kaj uzis nur Ludwig ĝis 1901, sed sia frato Leo Esperantigis kaj subskribis L. Zamenhof, por eviti konfuzoj, li remetis, nur en 1901, Lazar kaj firmis L.L. Zamenhof por ne konfuzigi al sia frato. Do al li, mi pensas, ne gravas se estas Lazaro Ludoviko aŭ Ludoviko Lazaro. Roberto 18:16, 25. Jan 2005 (UTC)

Multaj diras, ke estas tiel, jes. Sed laŭ la angla Vikipedio, kiu citas Don HARLOW kiel sian fonton, Zamenhof ricevis la nomon Ludovic jam sur sia pruvilo de naskiĝo.
Mi konsentas, ke la teorio, ke Zamenhof unue nomiĝis Lejzer (Eliezer) kaj poste mem elektis Ludoviko kiel aldonan nomon, ŝajnas pli kredebla, sed de kiu fonto venas tiuj informoj? Tio verŝajne estas tute kontrolebla hipotezo, sed kiu fakte esploris ĝin?
--VerdLanco\(diskutu) 07:25, 14. Apr 2005 (UTC)

Litva? redakti

Kio estas Litvo? ("Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj.") Ĉu ne estus Latvo? 66.91.238.84 00:57, 24. Maj 2005 (UTC)

Litvo: aŭ Granda Duklando Litva estis mezepoka komuna balta kaj slava ŝtato. Ĝi okupis teritoriojn de nuntempaj Belarusujo kaj Litovio, kaj partojn de nuntempaj Pollando, Rusujo, Ukrajno. En 1569 dum la Lublina unio ĝi unuiĝis kun la Pola Reĝlando kaj tiel kreiĝis Rzecz Pospolita (el latina: komuna ŝtato, mastrumado). Litvo kiel memstara ŝtato ĉesis sian ekziston fine de la 18-a jarcento (1791–1795) malgajninte en milito kontraŭ la Rusa Imperio, kies parto ĝi iĝis kiel tri novaj gubernioj: bjelarusa, litova, padola.

--Zmitro 11:20, 6. Jun 2005 (UTC) Danke! 66.27.205.12 01:53, 28. Dec 2005 (UTC)

Ĉu lia aparteneco al 'litvo' eble temas pri la formo de judismo praktikata de li? En la populara juda lingvaĵo, precipe tiam, litveco/litoveco signifas neĥasidecon, apartenecon al la "misnagdim", kiuj ne akceptis la ŝanĝojn de la ĥasida movado. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 14:23, 6 apr. 2020 (UTC)Reply

memortabulo en Varsovio redakti

pri sekcio "La Nomoj de Zamenhof" redakti

Tie estas skribita: 'En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leon ZAMENHOF doktoriĝis kaj pasis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li reprenis "Lejzer" en 1901 kaj subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF".' La frazo estas ne klara.

  • Kion signifas: "pasis subskribi"? Ĉu "ĉesis" aŭ "komencis"?
  • 'frato ... doktoriĝis kaj pasis ..., pro tio li reprenis ...' - kiu reprenis? Z aŭ la frato?

indas reformuli per pli simplaj frazoj --Zmitro 08:03, 15. Dec 2005 (UTC)

Pri la "pasis" mi jesas, estas influo de mia gepatra lingvo, sed 'li reprenis' laŭ la senso de la teksto estas klara, ĉar Leon Zamenhof neniam nomiĝis Lejzer, "Lejzer Zamenhof renomiĝis Lejzer" estas tro peza, ĉu ne? Roberto 08:12, 15. Dec 2005 (UTC)

Rekonstruo redakti

Mi entreprenis vastan rekonstruon de la artikolon, kiu laŭ mi ankoraŭ ne meritas la "elstrarecon" (kiun ĝi ricevis pro "politikaj" kialoj?:-) ). Mi konsideris uzi la artikolon en iu informado-projekto, sed ne kontentis pri ĝi. - La EdE-restaĵoj estas nun for resp. en aparta kesto. Pro tiu kesto la artikolo fariĝas bedaŭrinde iom granda, sed la ekster-vikipediigo estas iom nekonforta por la uzanto. Bele estus ankoraŭ ĉapitro pri la verkaro, kvazaŭ resumo kun la plej gravaj titoloj. Mi forigis ankaŭ multe da tabeloj, kaj ŝovis la informojn pri la Z-idoj al Zamenhof. Mi provis forigi ĉian kiĉecon, kaj tial forigis ankaŭ la pentraĵon.--Ziko 13:44, 25. Mar 2007 (UTC)

Vi pravas; mi aldonis kelkajn faktojn pri la verkaro. Ĉu vi poluros? Yves Nevelsteen 18:59, 25. Mar 2007 (UTC)

Ah, bone, mi vidas la progreson veni. Dankon al ĉiuj. --Ziko 16:18, 26. Mar 2007 (UTC)

Post lastaj redaktoj apenaŭ troveblas nun en la artikolo indiko pri ekzisto de la paĝo Zamenhof, kiu celas kiel eble plej komplete pritrakti la parencaron de L. L. Zamenhof. La anstataŭe enmetita tabeleto kun ligiloj al kelkaj parencoj ja donas iujn informojn, sed jam la kialo de mencio de Adamo kaj nemencio de Lidja (laŭ mia opinio por esperanto pli grava) ne estas por mi evidenta. Kaj ĉiukaze, se leganto pli detale scivolemas pri la tuta parencaro, certe indus almenaŭ provizi eblecon enmeti aldonan ligilon en la novkreitan ŝablonon "Parencaro" tiel, ke ĝi povu klare indiki al la leganto eblecon ekscii pli detalajn informojn pri la familio en aparta artikolo. Ĝenerale, la forigo de la ŝablono "Familio Zamenhof" ŝajnas al mi iom nekompleta aŭ nefinpripensita - se jam oni konsideru ke ĝi pli taŭgas ĉi-loke, ĉu do oni daŭre uzu ĝin ankaŭ en la multaj aliaj artikoloj pri aliaj Zamenhofoj, aŭ ĉu tie ĉe ĉiu oni ankaŭ permane kopiu la samajn informojn pri la rilataj familianoj, kaj ĝis kiu grado tiujn menciado ktp. ktp. Ĉu iu el la redaktintoj priskribos sian vidpunkton? Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:33, 6. Maj 2007 (UTC)

Eksterigo de EdE redakti

Kiu scias kiel plej bone eksterigi la EdE-citaĵon, al ekstera arkivo? Aŭ cŭ ĝi jam estas arkivigita, tiel ke oni povas simple forigi ĝin?--Ziko 16:28, 14. Dec 2007 (UTC)

EdE troviĝas interrete ĉe [2]. La EdE-citaĵo en la artikolo ne estu traktata kiel arĥivaĵo, sed nur kiel teksto, el kiu oni eble prenu partojn al la resto de la artikolo. Post kiam tio estas farita, ni povas forigi la citaĵon. Marcos 22:43, 29. Jul 2009 (UTC)

Hebreaj skribaĵoj redakti

en la sekcio Nomoj kaj pseŭdonimoj du hebreskribitaj nomoj ĝuste aperas per mia foliumilo:

  • אליעזר לייזער
du aliaj ne :
  • אֱלִיעֶזֶר אֶלְעָזָר).
Ĉu iu sperta povus korekti tion ? Arno Lagrange  02:24, 5. Jan 2008 (UTC)

ĉu rusa aŭ belarusa? redakti

Ĉu la lingvo de lia patro estis vere la rusa, aŭ la belarusa? Tiame oni ne opiniis ke la belarusa estas aparta lingvo de la rusa, sed estis la belarusa kiu grave influis la parolsonojn de Esperanto. Kwamikagami 09:13, 26. Jun 2008 (UTC)

Interesa demando. Laŭ "Strato de Zamenhof" de Dobrzyński ĝi estis la rusa. La belarusa lingvo ne estis tiam tiel populara en Bjalistoko (almenaŭ ne tiel forte kiel en Minsko). Finfine tiu lingvo (ĉefe la taraŝkievica) diferencas de la rusa ĉar ĝi devenas de la malnova rutena lingvo kaj estas pli proksima al la pola lingvo. La rusa estis tiam la lingvo de nova klasika modo laŭ la francaj stiloj. Ĝi predendis fariĝi la internacia lingvo de kulturo. Marek Zamenhof stiliĝis al la okcidenta klasika burĝo, fanatika kosmopolito portanta la masonan sabreton. La belarusa estante la lingvo de popolo kaj polaj poetoj (Syrokomla...) de tiu tereno ne estis al li atrakcia, nek la juda kulturo kies li estis perfidanto, kiel dirus la judoj de tiutempa Litvo.--95.41.25.200 20:42, 4. Apr 2009 (UTC)

Ne elstara redakti

Sur Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj mi proponis forpreni de ĉi tiu artikolo la statuson "elstara". Vi povas tie komenti la proponon kaj voĉdoni por aŭ kontraŭ ĝi. Marcos 23:09, 29. Jul 2009 (UTC)

Diskuto pri malelstariĝo (arkivo) redakti

Ĉi tiu artikolo kontraŭas kriterion 6 de la kriterioj por elstaraj artikoloj. Laŭ tiu kriterio, la artikolo estu vikiigita. Tamen ĉi-kaze duono de la artikolo estas ne-vikiigita citaĵo el EdE. La esencaj partoj de tiu citaĵo estu vikiigitaj kaj enmetitaj taŭge en la artikolon; la citaĵo mem tiam povas esti anstataŭigata per ekstera ligilo al la EdE-artikolo en la interreta versio de EdE. Marcos 23:06, 29. Jul 2009 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Kontraŭas ankaŭ la duan punkton de la kriterioj por elstaraj artikoloj, kiel multaj aliaj elstaraj artikoloj --→ Airon 18:22, 3. Dec 2009 (UTC)
  2.   Por: Thomas Guibal 07:16, 11. Jan 2010 (UTC)
  3.   Por: Tiu artikolo fakte prefere estu tute reverkota, plej bone por iĝi modela artikolo tradukinda (kun certa landa/lingva adapto) en aliajn lingvojn, kaj simile ankaŭ artikolo pri Esperanto. Dume mi nur diskutis tiun ideon kun kelkaj vikipediistoj kaj aliaj esperantistoj, sed eble iam poste tio ekefektiviĝos. Dume ĝi tamen elstara esti ne meritas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:02, 12. Jan 2010 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:

Alinomigo redakti

Ĉu eblas alinomigi la paĝon de "L. L. Zamenhof" al "Ludwik Lejzer Zamenhof" ĉar ĝi estas korekta nomo de paĝo? --→ Airon 15:14, 22. Apr 2010 (UTC)

Oni ne scias, ĉu lia nomo estus Ludovik LejzerLejzer Ludovik. Per L. L., oni evitas la problemon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Kwamikagami (diskuto • kontribuoj) 14:28, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Dokumento de naskiĝo redakti

 
de Zamenhof

Kie estus bona loko por tio? Kwamikagami 14:28, 5. Aŭg 2010 (UTC)

foto de la juna Zamenhof redakti

Mi kopiis tiun foton el la germana vikio. Strange estas: la subtitolo ne aperas en la artikolo. Kial? Kiun eraron mi faris? --Hans Eo (diskuto) 13:39, 12 Maj. 2012 (UTC)

Vi devas fari [[Dosiero:TitoloDeLaBildo.jpg|eta|XXpx|Priskribo]]. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:42, 12 Maj. 2012 (UTC)

"plej ofte uzata sen fina -o" redakti

Kiu (en kiu referenco) kalkulis ke formo de nomo estas plej ofte uzata sen fina -o? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:19, 3 maj. 2017 (UTC)Reply

Tion indikas PIV. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:33, 10 sep. 2018 (UTC)Reply

Francis' lichen (Zamenhofia rosei) redakti

"Genro de likeno estis nomita Zamenhofia en lia honoro." (de la angla artikolo) https://web.archive.org/web/20060506231625/http://www.arkive.org/species/ARK/fungi/Zamenhofia_rosei/more_info.html

Indas ke ni havu artikolon pri tiu genro de likeno, ĉu ne? kaj oni povas sekvi la ekzemplon de la artikolon pri Cladonia, alia genro de likeno.

Mi ne trovis artikolon en alia lingvo pri tiun ĉi genro. Sj1mor (diskuto) 18:18, 11 maj. 2022 (UTC)Reply

Bjalistoko, Kongresa Pollando redakti

Karaj, en la informkesto aktuale legeblas "Naskiĝo 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko, Kongresa Pollando". Bjalistoko, laŭ de mi konsultitaj mapoj el la tiama tempo, ne estis parto de Kongresa Polujo. [Ulriko, 20221215] 193.30.140.157 15:51, 15 dec. 2022 (UTC)Reply

Li studis kuracismon, ĉar ĝi estis la sola fako kiun judoj rajtis studi en la cara imperio tiutempe. redakti

Li studis kuracismon, ĉar ĝi estis la sola fako kiun judoj rajtis studi en la cara imperio tiutempe. 81.200.57.172 11:11, 16 dec. 2023 (UTC)Reply

@81.200.57.172 El ĉeĥa Vikipedio. 81.200.57.172 11:14, 16 dec. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "L. L. Zamenhof".