Diskuto:Landnomoj en Esperanto

(Alidirektita el Diskuto:Landnomoj)

Karaj kun-Vikipediistoj,

Mi ĵus ĝisdatigis mian TTT-ejon, kaj tiam interalie lanĉis novan version de mia paĝaro Landoj kaj lingvoj de la mondo. En tiu nova versio mi faris sufiĉe gravajn ŝanĝojn de pluraj landnomoj cele al plia konformeco kun la hodiaŭa praktika lingvouzo en Esperanto. Interalie mi tie nun listigas "Koreujo", "Egiptujo" kaj "Ukrainujo", dum antaŭe mi donis nomojn laŭ la listo de Normaj Landnomoj de la Akademio de Esperanto ("Koreo", "Egipto" kaj "Ukrajno").

La landnomoj uzataj en la Vikipedio estas tre proksimaj al la nunaj nomoj en mia paĝaro. Estas tamen iom da diferencoj. Mi pensas, ke plejparte ne temas pri diferencoj pro efektivaj opiniodiferencoj, sed pli-malpli pri hazardaj diferencoj. Ankaŭ la nomoj uzataj en la Reta Vortaro estas treege similaj. Krome ankaŭ la magazino Monato uzas treege similan liston de landnomoj.

Tial mi proponas, ke ni provu sisteme unuecigu ĉiujn (aŭ almenaŭ plejeble multajn) el la landnomoj en la Vikipedio laŭ la nova versio de mia paĝaro. Tio povus esti tre bona kontribuo al pliunuecigo de la praktika uzo de landnomoj en Esperanto.

En la Vikipedio uziĝas I-sufiksoj tie, kie mi havas UJ. Mi tute ne proponas ŝanĝi tiun praktikon en la Vikipedio, sed estus bone harmoniigi ĉion alian.

Kion vi pensas, kolegoj?

Bertilo WENNERGREN

Ŝajnas al mi sufiĉe bona; mi konsentus tiel akordigi nian nomuzadon. --Brion VIBBER
Mi ankaŭ konsentas. Se estas problemoj, ni nepre diskutos, ĉu ne?  ;-) --Chuck SMITH
Bona ideo! Tiuj etaj diferencoj ĉiam ĝenis min. La io/ujo-diskuton ni ne finos, sed almenaŭ zorgos pri harmoniigitaj verkoj (Vikipedio / Bertilaj paĝoj ktp.). Tio estas tre utila. --Kunar

Dankon pro la subteno de mia propono. Mi ĵus faris grandan traredaktadon de la ĉefaj artikoloj koncernataj, kaj provis harmoniigi la nomojn. Vere ne estis tiomege da ŝanĝoj farendaj.

Jam regis sufiĉa kaoso, kaj ne malofte ene de artikolo, kies nomon mi estis ŝanĝonta, mi trovis jaman (nekonsekvencan) uzon de tiu nomo, al kiu mi volis ŝanĝi.

Sed restas por korekti kelkaj mapoj de kontinentoj, en kiuj uziĝas kelkaj nomoj kiel "Meksikio", "Ukrajno" k.s. Pluraj el tiuj nomoj estas jam delonge eksdataj en la Vikipedio. Sed redakti bildojn estas iom malpli facila afero. Kiu emas?

Bertilo WENNERGREN

Brion VIBBER kreis tiujn mapojn, kaj laŭ mia scio estas ege facile por li ŝanĝi ilin. Do, ni devas peti lin fari tion... --Chuck SMITH

Kiom mi havos iom da tempo, mi priumos ilin... --Brion VIBBER 18:26, 18. Feb 2003 (UTC)

Provincnomoj redakti

Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 05:23, 7 Jul. 2012 (UTC)

   Farite Mi ordigis la malordeton pri Hispanio, sed nun ne havas plian tempon kaj tial ne tuŝas la duan parton pri   Pollando: Ke la artikoloj nomatas "XYZa Provinco" sed la kategorinomoj "XYZ", laŭ mi ne tiom problemas (mi persone forte preferas la pli simplan kaj mallongan vortumon "XYZ" - mi supozas ke la artikolaj vortumoj kaŭziĝis pro persona "krucmilito" de homo kiu malŝatas la antaŭe ofte uzitan terminon "vojevodio" kaj volis per la nomoj (aldone fortige per majuskligo de la "P" de "Provinco") pli premi akcepton de la formo "provinco". Tamen problemas la nekunordigitaj duoblaj formoj "Podlaĥio/Podlasio" kaj "Antaŭkarpatio/Ĉekarpatio" - tie unuecigo nepras. ThomasPusch (diskuto) 08:37, 7 Jul. 2012 (UTC)
Bone, dankon! Ekzistas ilo pri alinomiĝi
Tiaj kategorioj havas multajn elementojn. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 18:29, 7 Jul. 2012 (UTC)
Jen bona Esperantigo. Gratulojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:18, 7 Jul. 2012 (UTC)

Problemo kun traduktio de hispana lingvo:

Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 20:51, 7 Jul. 2012 (UTC)

Kordoba Provinco (Argentino) iĝu Provinco Kordobo (Argentino). Mi alinomigis Kordoba Provinco (Argentino) al la menciita bona titolo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:17, 7 Jul. 2012 (UTC)

Kategorio:Gubernioj de Japanio

Provincnomoj 2 redakti

Angla: Names of sets - Mi ne povis tradukti en Esperanton.

Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 20:19, 7 Jul. 2012 (UTC)

Bone. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:16, 7 Jul. 2012 (UTC)
La problemo estas ke mi ne povas alinomigi. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 22:01, 7 Jul. 2012 (UTC)

landnomaj radikoj kun -i- redakti

-i- apartenas al radikon?:

  • Mezopotamio
  • Asirio
  • Babilonio

Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 15:12, 15 Jul. 2012 (UTC)

  • Mezopotamio: certe jes, ĉar *Mezopotamo* estas sensignifa en Esperanto. Vortdevene (helene) Mesopotamia signifas la landon inter la riveroj, ne la popolon tie loĝantan.
  • Asirio: fakte mi kredis, ke la nomo estas Asurujo aŭ Asurio laŭ la ĉefurbo Asuro. Tiukaze nature la -i- ne estus radika. Sed se la nomo estas Asirio, la -i- verŝajne ja estas radika, ĉar denove *Asiro* ne estas la fakta nomo de io.
  • Babilonio: verŝajne jes, ĉar Babilono ja havas rilatan signifon.

--KEO144000 (diskuto) 13:39, 24 Jun. 2015 (UTC)

Argumento kontraŭ -i- redakti

Mi miris, ke en la artikolo ne citatas facile trovebla argumento kontraŭ la uzado de -i-:

La vorto io jam signifas alian aferon ol lando. Do fakte vorton kiel Francio oni povas miskompreni kiel franca io (ein französisches etwas, quelque chose de français, a French something, un qualcosa francese)! Ekzistas pli precizaj esprimoj; eĉ ujo estas pli preciza...

Ne, mi ne konas fonton por tio; mi eĉ ne scias, ĉu tio estas akceptebla argumento. Mi nure pensis tion mem. Nature mi ne enmetos tion en la artikolon sen ke iu trovu fonton.--KEO144000 (diskuto) 13:49, 24 Jun. 2015 (UTC)

-land- - kunmetitaj aŭ nekunmetitaj redakti

91.9.108.181 13:50, 26 Dec. 2015 (UTC)

Vikipedio redakti

Radiko Artikolo -io -ujo -lando ?
Rus- Rusio 7754 242 56
German- Germanio 26616 1228 126
Franc- Francio 16428 797 54
Kore- Koreio (Nord-, Sud-) 1775 19 0
Japan- Japanio 9528 266 7 Nipono: 9
Dan- Danio 2304 135 188
Angl- Anglio 4263 386 0
Ĉin- Ĉinio 4859 280 3

91.9.98.120 21:52, 26 Dec. 2015 (UTC)

Do, kio? Listo de internaj vikipediaj uzoj ne gravas.--Salatonbv (diskuto) 03:30, 28 Dec. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Landnomoj en Esperanto".