Distrikto Biłgoraj
Distrikto Biłgoraj - pole powiat biłgorajski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Biłgoraj. Fine de 2019 en la distrikto vivis 100 919 loĝantoj sur areo de 1 677,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Janów, Distrikto Lublin, distrikto Krasnostaw, Distrikto Zamość, Distrikto Tomaszów, Distrikto Lubaczów, Distrikto Przeworsk, Distrikto Leżajsk kaj Distrikto Nisko.
Distrikto Biłgoraj | |||
Pola nomo | powiat biłgorajski | ||
| |||
![]() | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Distrikto | |||
Provinco | Lublinio | ||
Ĉefurbo | Biłgoraj | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | 3 | ||
kampaj | 10 | ||
Urbeco | 32,79 | ||
Areo | 1677,79 km2 | ||
Loĝantaro | 100 919 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 62,28/km2 | ||
Aŭtokodo | LBL | ||
TERYT | 3.06.08.02.00.0 | ||
Estro | Andrzej Szarlip | ||
Adreso de estraro | ul. T. Kościuszki 87 | ||
Poŝtkodo de estraro | 23-400 | ||
Telefono de estraro | 84 686-36-36 | ||
Fakso de estraro | 84 686-06-67 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.bilgorajski.pl/ | ||
Membraj komunumoj
redaktiLa membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Biłgoraj estas Potok Górny, Obsza, Turobin, Aleksandrów, Tereszpol, Goraj, Józefów, Biszcza, Frampol, Księżpol, Łukowa, Tarnogród kaj aldone kampara komunumo Biłgoraj..
Dua Mondmilito
redaktiLaŭ la pakto Ribbentrop-Molotov la regiono de Biłgoraj kun la pola teritorio oriente de riveroj Vistulo kaj San devus aparteni al Sovetunio. Efektive, la 28-an de novembro 1939 la urbon kun ĉirkaŭaĵoj okupis Ruĝa Armeo, tamen pro ŝanĝo de decidoj inter la okupantoj ĝi forlasis ĝin post malpli ol du semajnoj.
Meze de oktobro 1942 Germana polico parte bruligis Potok Górny kaj murdis 10 personojn. Fine de novembro, kadre de Generalplan Ost, el la regiono de Zamość la okupantoj komencis amasan deportadon de poloj el tiu ĉi kaj tri pliaj distriktoj. Fine de decembro 1942 la okupa polico pafmortigis en Majdan Nowy 7 personojn kaj en novembro 1943 en Dąbrówka 9 personojn.
Eksteraj ligiloj
redakti