Distrikto Dorog

distrikto en Hungario

La Distrikto Dorog (hungare Dorogi járás) estis distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom. Ĝi situis sur ebenaĵo kaj sur montaro en la nordorienta parto de la departemento (en la norda parto de la lando).

La distrikta ĉefurbo estis Dorog, kiu estis minista vilaĝo, same la ceteraj 24 komunumoj estis vilaĝoj.

La areo en 1983 estis 504 km2, kie loĝis ĉ. 69 000 homoj. La loĝantoj okupiĝis pri minadoj de karboj kaj ŝtonoj (marmoroj), agrikulturo kaj bestobredadoj.

Historio redakti

Tiu distrikto funkciis inter 1950-1983 precipe el Distrikto Esztergom. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj redakti

  • distrikta ĉefurbo: Dorog

Fontoj redakti

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio