Sárisáp
Sárisáp (ŝAriŝAp) estas karbominista vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 2900
- Poŝtkodo: 2523
- Telefonprefikso: 33
Sárisáp situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tokod troviĝas 10 km-ojn, Esztergom kaj Piliscsaba 20–20 km-ojn for.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, poste keltoj alvenis. La unua mencio devenis el 1193 en formo Sap. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post la turka erao hungaroj, germanoj kaj slovakoj refondis la vilaĝon. En la 17-a jarcento oni trovis brunan karbonon. En 1946 pro loĝantarŝanĝo slovakoj parte hejmenvenis. Nuntempe la minado ĉesis.
Vilaĝservoj estas 3 kuracejoj, dentokuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- En Sárisáp naskiĝis psikologo Csaba Pléh.
- En Sárisáp-Annavölgy naskiĝis ministro Ferenc Lévárdi.