Dolores REDONDO Meira (Donostio, 1a de februaro 1969) estas hispana verkistino de krimromanoj, aŭtoro de la trilogio de Baztán kaj ricevinto de la Premio Planeta 2016 kaj de la Premio Bancarella 2018 pro la romano Todo esto te daré.

Dolores Redondo
Persona informo
Dolores Redondo
Naskonomo María Dolores Redondo Meira
Naskiĝo 1-an de februaro 1969 (1969-02-01) (55-jaraĝa)
en Donostio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Deusto Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
verkisto
restoraciestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2009– vd
Verkado
Verkoj El guardián invisible ❦
La cara norte del corazón ❦
Legado en los huesos ❦
Ofrenda a la tormenta ❦
Todo esto te daré ❦
Los privilegios del ángel vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Ŝi ekstudis juron en la Universitato de Deusto, sed ĝin ne kompletigis, kaj kuirarton en Donostio. Ŝi laboris en kelkaj restoracioj kaj eĉ posedis sian propran restoracion, antaŭ dediĉi sin profesie al literaturo.

Ŝo ekverkis pere de noveloj kaj porinfanaj arkontoj. En 2009 ŝi publikigis sian unuan romanon, nome Los privilegios del ángel, kaj en januaro 2013 publikigis El guardián invisible, unua volumo de la Trilogio de Baztán. En novembro samjare ŝi publikigis la duan parton de la trilogio, nome Legado en los huesos, kaj kompletigis ĝin en novembro 2014 pere de Ofrenda a la tormenta. La trilogio, kiu estis vendita je pli ol 700 000 ekzempleroj kaj estis tradukita al pli ol dek kvin lingvoj,​ estas inspirita en reala murdo okazinta en Lesaka (Navaro) en 1981.​

La germana produktoro Peter Nadermann, responsa pri la filmoij de la sagao Millennium de Stieg Larsson, akiris la rajtojn por kinadaptado tuj post la publikigo de la unua romano. En 2017 oni premieris la filmon El guardián invisible, bazitan sur la unua parto de la trilogio, reĝisorita de Fernando González Molina.

Verkoj

redakti
  • Los privilegios del ángel (Eunate, 2009)
  • Trilogía del Baztán (Destino, 2015), kolekto de la tru jenaj verkoj:
    • El guardián invisible (Destino, 2012)
    • Legado en los huesos (Destino, 2013)
    • Ofrenda a la tormenta (Destino, 2014)
  • Todo esto te daré (Planeta, 2016), Premio Planeta
  • La cara norte del corazón (Destino, 2019)
  • Esperando al diluvio (Destino, 2022)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dolores Redondo en la hispana Vikipedio.