Don Elliott
Don Elliott (* 21-an de oktobro 1926 en Somerville, (Nov-Ĵerzejo) kiel Don Elliott Helfman; † 5-an de julio 1984 en Weston (Konektikuto) estis usona flugilkornisto, vibrafonisto, kantisto, melofonisto, komponisto, aranĝisto kaj muzikproduktisto de ĵazo.
Don Elliott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1926 en Somerville |
Morto | 5-an de julio 1984 (57-jaraĝa) en Weston |
Mortokialo | Kancero |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto kantisto percussionist (en) |
Vivo kaj verkdo
redaktiDon Elliott lernis kiel infano ludi pianon kaj akordionon, ludis melofonon (instrumento simila al flugilkorno) en la gimnazia bando, poste trumpeton en la armeo. Li studis ĉe la konservatorio Juilliard kaj ĉe la Universitato je Miamo aranĝadon; sian profesian karieron li komencis kiel vibrafonisto. En 1948 li muzikis en la triopo de Jan Raye, estis en 1948/49 kantisto d la ensemblo Hi, Lo, Jack & The Dame kaj ludis trumpeton kaj vibrafonon ĉe radiostacio. En 1950/51 li laboris kun George Shearing, Teddy Wilson, Terry Gibbs kaj Buddy Rich; post tio li fondis propran bandon kaj faris la muzikalbumo Tenderly kun Bill Evans. Krom tio li kunverkis je surdiskigoj kun Paul Desmond, Urbie Green, Michel Legrand, Billy Eckstine kaj Miles Davis, Jackie McLean. Ekde 1953 ĝis 1960 li gajnis kiel melofonisto plurfoje la legantaran premion de Down Beat[1].
Krom siaj ĉefinstrumentoj trumpeto/flugilkorno, melofono kaj vibrafono Elliott ludis trombonon kaj perkutinstrumentojn, krom tio li estis kantisto. Elliott estis pioniro de la plurtraka sonregistrado (li miksis sian voĉon al multvoĉaj ĥoroj), komponis multajn reklamajn melodietojn, kunverkis filmscenarojn kaj je Teatrejo Broadway. La voĉon de Elliott estas aŭdebla en diversaj filmmuzikoj de la filmoj Getaway, Dollars/$, The Hot Rock kaj The Happy Hooker. Elliott posedis proprajn sonregistrajn studiojn en Novjorko kaj en Weston, Connecticut. Dumpase de sia kariero li sonregistris pli ol 60 muzikalbumojn kaj 5000 reklamajn melodietojn.
Diskoj
redakti- Kun Elliott kiel bandestro
- Counterpoint for Six Valves (Riverside Records, 1955)
- New Counterpoint for Six Valves (Riverside Records, 1956)
- Double Trumpet Doings (Jazzland Records, 1960)
- Kun Elliott kiel gastmuzikisto
- Phil Bodner & Company: Fine & Dandy (Stash)
- Miles Davis: Quintet with Lee Konitz, Quartet with Jackie McLean (Fresh Sound Rec., 1948/1952)
- Paul Desmond: Quinet/Quartet featuring Don Elliott (OJC, 1956-57)
- Billy Eckstine: Basin Street East (Emercy, 1961)
- Bill Evans & Don Elliott: Tenderly (Milestone, 1956-1957)
- Urbie Green: Newport Jazz Festival 1958 (Phontastic)
- Michel Legrand: Legrand Jazz (Philips, 1958)
- George Shearing: Verve Jazz Masters (Verve, 199-54)
Referencoj
redakti- ↑ www.downbeat.com Winner Down Beat Readers Poll Arkivigite je 2005-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redaktiLiteraturo
redakti- Carlo Bohländer k.a.: Reclams Jazzführer. Reclam, Stutgarto 1991
- Martin Kunzler: Jazzlexikon . Rowohlt, Reinbek 1988
- Bielefelder Katalog Jazz 1988 & 2001