Donji Zebanec
Donji Zebanec, hungare Alsóhideghegy [alŝOhideghedj] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje, en municipo de Selnica.
Donji Zebanec | |||
---|---|---|---|
settlement in Croatia | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40313 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 115 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 28′ N, 16° 24′ O (mapo)46.46716.4Koordinatoj: 46° 28′ N, 16° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,5 km² ( 150 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
Loknomo redakti
La historia hungara loknomo estis la sama, ol la kroata: Zebanec. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungaran loknomon. Pro peto de poŝto aldoniĝis "alsó" (=suba), kiu kroate estas "donji".
Situo redakti
Donji Zebanec situas sur deklivoj. Selnica troviĝas je 3, Čakovec je 10 km-oj.
Historio redakti
La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. Ĝis Traktato de Trianon Alsóhideghegy apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste denove de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.