Drávasztára
Drávasztára [drAvastAra], kroate Starin estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 7960
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiDrávasztára situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, kiu estas ankaŭ landlimo de Kroatio. Sellye troviĝas 8, Szigetvár 30, Szentlőrinc 33, Pécs 53 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio devenis el 1327 en formo "Ztara". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. Tiam la loĝantaro malpliiĝis, en la 18-a jarcento kroatoj alvenis. En 1828 inundo, en 1864 ĥolero, en 1891 incendio okazis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la kroatoj estis pli, ol la hungaroj.
En Drávasztára migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1948