Dubovec
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png/330px-Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png)
Bazaj informoj
redaktiDubovec, hungare Dobóca estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 182 m
- Loĝantaro: 540
- Poŝtkodo: 980 41
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiDubovec situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Jesenské-Tornaľa. Rimavská Sobota troviĝas 16 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1260. En 1910 loĝis en Dobóca 752 da homoj, (745 hungaroj, 6 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Dobóca apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En 1921 ĉeĥoj alvenis, kiuj fondis novan municipon apude en 1927.[1] Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis, la ĉeĥa kolonio perdis la mestarecon. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1951 la vilaĝo iĝis municipo. En 2001 loĝis en Dubovec 537 da homoj, (445 hungaroj, 69 slovakoj, 8 ciganoj, 2 ĉeĥoj).
Vidindaĵo
redakti- gotika katolika preĝejo omaĝe al Reĝo Ladislao la 1-a (Hungario) el la 14-a jarcento
- statuo de Sankta Johano de 1789
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ reference, citaĵo aŭ ligilo
(1)http://www.foruminst.sk/index.php?p=lexikon&t=a&xp=&w=&MId=&Lev=&Ind=9&P=pub,hu,#top