Eddie CONSTANTINE (n. kiel Edward CONSTANTINOWSKY en Los Anĝeleso, 29-a de oktobro, 1917 - mortis en Wiesbaden, Germanio, 25-a de februaro, 1993)

Eddie Constantine
Persona informo
Eddie Constantine
Naskonomo Israel Constantine
Naskiĝo 29-an de oktobro 1917 (1917-10-29)
en Los-Anĝeleso
Morto 25-an de februaro 1993 (1993-02-25) (75-jaraĝa)
en Wiesbaden
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco UsonoFrancio vd
Familio
Infanoj Lemmy Constantine • Barbara Constantine vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • kantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

estis usona aktoro kaj kantisto, kiu agadis en Eŭropo. Li fariĝis fama en francio dum la 50-aj jaroj, reprezentante la rolon de la detektivo/sekreta agento Lemmy Caution (de la noveloj de Peter Cheyney) en serio de francaj B-filmoj, inkluzive Cet homme est dangereux (1953), Lemmy pour les dames (1961) kaj À toi de faire ... mignonne (1963). Constantine, kiu fariĝis franca civitano, gajnis grandan popularecon en diversaj eŭropaj landoj, inkluzive Francio kaj Germanio, kaj en Afriko. Li ankaŭ kantis kelkajn sukcesajn kantojn.

Eddie Constantine je la mikrofono, 1986

Kulto-statuson en la Lemmy Caution-filmoj atingis la interbatiĝo. Tiu estis ne kruela, sed eleganta. Ĉirkaŭ tri kontraŭuloj atakis lin, alkuris samtempe, sed en la lasta momento Lemmy elegante movis unu paŝon malantaŭen kaj liaj kontraŭuloj koliziis.

Lia plej signifika filmo estis Alphaville, une étrange aventure de Lemmy Caution de Jean-Luc Godard (1965), en kiu li prezentis (al pli radikala fino) la rolon de Lemmy Caution. Poste Constantine translokiĝis al Germanio. La rolon de Lemmy li prenis lastfoje en 1991, en la eksperimenta filmo de Godard Allemagne 90 neuf zéro. Lia lasta notinda rolo estis en la filmo Eŭropa de Lars von Trier.