TERÉNYI Ede (tere:nji) rumania hungara komponisto, muziksciencisto kaj profesoro pri la komponado. Li estis naskita la 12-an de marto 1935 en Târgu Mureş. Li mortis la 26-an de novembro 2020 en Kluĵo.

Ede Terényi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1935 (1935-03-12)
en Târgu Mureș
Morto 26-an de novembro 2020 (2020-11-26) (85-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Bolyai Farkas High School in Târgu Mureș • Muzika Akademio Gheorghe Dima, Kluĵo
Okupo
Okupo komponistopianistoprofesoro
vdr

Biografio redakti

Terényi pristudis muzikkomponadon en Muzikakademio Gheorghe Dima en Cluj-Napoca kaj li faris modernajn muzikstudojn en Darmstadt, Germanio. De 1958 li priprofesoris muzikkomponadon, harmoniologion, kontrapunkton kaj muzikdramaturgion. Li estis ano de la rumana kaj hungara asocioj de komponistoj; de la Hungara Artakademio de 1994. Premioj: George Enescu-premio de la Rumana Akademio (1980), Premio Bartók-Pásztory (1994), premio de la Rumanaj Komponistoj (1974, 1978), Erkel-premio (2001). Prezentadoj eksterlande: Londono, Parizo, Bruselo, Vieno, Munkeno, Berlino, Bielo, Berno, Helsinki, Rigo, Budapeŝto.

Pli gravaj komponaĵoj redakti

  • 6 simfonioj: (Magibirdo- honore al Constantin Brâncuşi, Simfonio por du batinstrumentoj, Arĉinstrumenta simfonio honore al Bálint Bakfark, La simfonio de Spaco kaj Lumo, Montoj, arbaroj, sonĝoj - Transilvanio-simfonio, Legendo de transilvaniaj fortikaĵoj).
  • Koncertkomponaĵoj (Vivaldiana, Baroka rapsodio, Capriccio Grazioso, Haendeliana, Orbranĉo, La arĝenta arbaro, En la pordego de suno, La fajroj de aŭtuno ktp.); Du piankoncertoj, La septura fortikaĵo - simfonia concertante, por violono kaj arĉorkestro, Jazz - harpkoncerto, Purcell - Epitaph - Orgenkoncerto.
  • Ekleziaj komponaĵoj: Missa in A, Te deum, Stabat Mater, Sep vortoj de Kristo sur la kruco (kantato), Mesparafrazoj el la 17-jarcenta Transilvanio (arĉorkestra meso), Koncertmeso (virinĥoro), Psalmprilaboraĵoj ktp.
  • Orgenkomponaĵoj: B.A.C.H., Septem Dolores, Oeto felicitatis, Stella Aurorae, Advento sur la Hargita - Introitus, Semper Felice, Honterus Odae, Ciaconna Hommage a Messiaen, Variacioj laŭ melodio de Misztótfalusi Kiss Miklós, Glocken, Messienesques, In Solemnitate Corporis Cristi, Di Trompeten Gottes, Epiphania Dominii, Rekviemo por 1956.
  • Tri operoj: Nomadaj noktoj kaj tagoj, Kalevala, Mephistofaust.
  • Kamermuzikkomponaĵoj: 7 kvartetoj, 2 batkvartetoj, Terzine di Dante, Parade Hommage a Satie, Sky skeep - Paganiniana, En la butiko de Don Quijotte , Musica Design, Oasis in the demented Desert. Kantserioj: Attila József-kantoj (Medáliák), Ady-kantoj nr. 1-15, Amor Sanctus (Carmina Angelica, Maria Madre, Il Cantico del Sole ktp).
  • Ĥorkomponaĵoj en du volumoj.
  • Solokomponaĵoj: Sonata "Aforistica" por piano, Pianoludo - ludo per piano (Nova mikrokosmo), Sonato sur motivoj de Bartók, Sonato por violonsolo, Du sonatinoj por violono kaj piano, Balassa-duoj por du violonoj ktp.

Muziksciencaj verkoj, monografioj, studaĵoj redakti

  • Zene marad-e a zene?, (Ĉu muziko restas muziko?)
  • Veres Sándor alkotó periódusai, (Kkreaĵperiodoj de Sándor Veres),
  • A modern zene összhangzattana, (Harmoniologio de moderna Muziko)
  • Az európai zene generációs spirál-modellje, (La generacia spiralmodelo de la eŭropa muziko)
  • Erdély egyházi zenéjének történeti áttekintése, (Trarigardo de eklezia muziko de Transilvanio)
  • Romániai magyar zeneszerzők, (Rumaniaj hungaraj komponistoj)
  • Hajta virágai - Arcképvázlat Balassa Sándor zeneszerzőről. (Portretskizo pri la komponisto Sándor Balassa)

Fonto redakti

  • Hungara vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti