Erlen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erlen (stacidomo). |
Erlen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3078 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Erlen | ||
---|---|---|
Blazono de Erlen | ||
Vkilaĝocentro de Erlen, rigardo al la reformita preĝejo | ||
komunumo en Svislando | ||
Kantono | Turgovio | |
Distrikto | Weinfelden | |
Koordinatoj | 47° 33′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.23333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.23333 °O (mapo) | |
Nombro de loĝantoj | 3078 | |
Areo | 12,19 km² | |
Alteco | 455 m super marnivelo | |
Poŝtkodo | 8586 | |
Komunumkodo | 4476 | |
priskribo de mapo=Mapo de Erlen | ||
Geografio
redaktiErlen situas sude de la montoĉeno Seerücken en la centro de Turgovio. Ĝi konsistas el la setlejoj kaj municipoj Erlen mem, Ehstegen, Eppsihausen (Erlen), Buchackern, Engishofen, Ennetaach, Kümmertshausen kaj Riedt.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,19 km², de kiuj 13,3 % estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiErlen limas en nordo al Birwinken kaj Langrickenbach, en oriento al Sommeri kaj Amriswil, en sudo al Zihlschlacht-Sitterdorf kaj Sulgen, kaj en okcidento al Hohentannen.
Trafiko
redaktiErlen situas ĉe la fervojlinio de Romanshorn al Vinterturo kaj estas servata de la regionaj trajnoj de THURBO AG.
Historio
redaktiLa hodiaŭa politika komunumo estiĝis en la jaro 1995 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Erlen, Buchackern, Engishofen, Ennetaach kaj Kümmertshausen.
Antaŭ la kunigo Erlen estis strata vilaĝo, kiu konsistis el la partoj Erlen, Ehstegen (kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 838 post Kristo kiel Escislec) kaj Eppishausen.
La municipo Buchackern estis menciita la unuan fojon en la jaro 1303 kiel Buchacker.
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Erlen
- Erlen en la Historia Leksikono de Svislando
- Buchackern en la Historia Leksikono de Svislando
- Engishofen en la Historia Leksikono de Svislando
- Ennetaach en la Historia Leksikono de Svislando
- Eppishausen en la Historia Leksikono de Svislando
- Kümmertshausen en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Erlen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Riedt, komunumo Erlen
-
Kastelo Eppishausen
-
Faktrabdomo en Buchackern, komunumo Erlen
-
Reformita preĝejo