Eksterlingva verkado

Eksterlingva verkado, pli ofte konata en la angla kiel exophony (eksofonio)eksterlingvismo estas la praktiko de (kutime kreiva) verkado en lingvo kiu ne estas ies denaska lingvo[1]. Dum la fenomeno estis jam delonge konata, la termino estas relative nova: ĝi estis enkondukita ene de la kampo de literaturaj kaj kulturaj studoj de Suzana Arndt, Dirk Naguschewski kaj Robert Stockhammer en 2007[2].

Kelkaj eksofonaj aŭtoroj povas esti dulingvajplurlingvaj ekde sia infanaĝo, eĉ poliglotoj, dum aliaj povas verki en akirita, adoptita lingvo[3]. En kelkaj kazoj la dua lingvo estas frue akirita en la vivo, ekzemple tra enmigrado kaj ne estas ĉiam klara ĉu la verkisto strikte devus esti klasifikita kiel ne-denaska parolanto.

En aliaj kazoj, la lingvo estas akirita tra ekzilomigrado: "Eksterlingva verkado, la fenomeno verki literaturon en dua lingvo, estas kreskanta trans Eŭropo pro labora migrado".[4]

Eksterlingva verkado estas formo de internacia literaturo, kvankam la lasta ankaŭ ampleksas literaturon kiu transiras naciajn stilajn aŭ kulturajn limojn, sen ke ĝi estu verkita en alia lingvo. "Eksterteritorieco kaj eksofonio estas efektive gravaj ideoj, ne nur por kompara literaturo, sed ĝenerale por [la demando de] la statuso de literatura teksto [de] la 21-a jarcento".

Ĝi ankaŭ parte kovras translingvadon kaj translingvaj verkistoj estas unu el la multaj terminoj kiuj estis elpensitaj por priskribi la fenomenon. Rilataj konceptoj en la angla inkluzivas transculturalism (transkulturismo), axial writing, postnationalism (postnaciismo) kaj postcolonialism (novkoloniismo) kaj en Esperanto alilingveco[5] (alifonio), interkultura literaturo, gastlaborista literaturo, fremdula literaturo kaj migra literaturo[6].

Instigoj por fariĝi eksterlingva verkisto povas esti multaj: fari politikan asertaĵon (ekzemple, Yoko Tawada, kies verkaro ankaŭ defias la ligon inter nacia lingvo kaj naciismo, precipe la rilaton al kokugo/ kokutai en la japana kulturo[7] kaj kiu klopodis

  • "produkti eksterlingvismon kaj en ŝia denaska lingvo (la japana) kaj en ŝia akirita lingvo (la germana) ... por malmunti ... la tre naciieman koncepton de 'bela' japana lingvo)[8],
  • adopti/eviti stilajn elementojn de specifaj lingvoj ("por Tawada, denaska parolanto de lingvo kies gramatiko faras neniun distingon de sekso, kazo, definida kaj nedefinida artikoloj aŭ singularo kaj pluralo ... ĉiu okcidenta vorto, frazo aŭ idiomaĵo fariĝas enigmo", "mi palpas por iu neverŝajna esprimo en mia denaska lingvo, provante trovi en la traduko la konvenan ekvivalenton por angla vorto aŭ frazo")[9],
  • eviti la riskon ke la traduko perdiĝas aŭ akiri pli grandan legantaron – tradukita literaturo en britaj kaj usonaj kontoj reprezentas nur malgrandan procentaĵon de la vendoj, do "ĝi havas komercan sencon".[10]

Kiam oni demandis al Joseph Conrad kial li ne skribis en sia denaska lingvo, li respondis, "mi tro aprezas nian belan polan literaturon por enkonduki en ĝin mia senvalora sensenca parolado. Sed por angloj miaj kapabloj sufiĉas."[11] Kvankam literaturo povas transcendi lingvon, estas konata ke ekzemple Conrad kaj Nabokov suferis intense pro elekto de la angla[12]. Homoj, kiuj majstras du lingvojn kaj du kulturojn samnivele, estas treege raraj, kaj fakte tia duflankeco eblas nur ĉe homo, kiu transloĝiĝis en alian kulturon kaj post multaj jaroj tute ensorbiĝis en ĝi[13].

Kelkaj eksterlingvaj aŭtoroj estas ankaŭ tradukistoj, inkluzive (en kelkaj kazoj) de siaj propraj verkoj. Male, traduko de eksterlingvaj verkoj povas prezenti problemojn pro la "fremdiga efiko de la nova lingvo tra stilaj novigaĵoj"[14].

Esperanto-verkistoj redakti

Ĉar Esperanto estas lingvo nur de plurlingvanoj, estas ioma diferenco inter ekzemple pola verkisto kiu decidas verki en angla disde ekzemple pola verkisto kiu decidas verki en Esperanto. En la unua kazo, li kliniĝas al plimulta lingvo; en la dua okazo, li kliniĝas al malplimulta lingvo, kiu estas nenies nura lingvo. En la unua kazo estas kialoj ekonomiaj, prestiĝaj ktp. En la dua kazo la kialo estas la elekto de alternativa internacia lingvo. La originala Esperanta literaturo estas internacia literaturo kiu ne estas je pli ol 90% verkita de denaskaj parolantoj kiel okazas ĉe la angla kaj aliaj lingvoj naciaj aŭ etnaj. Tiamaniere oni eskapas iomete de la kultura imperiismo, kiu akompanas la disvastiĝon de la angla kiel internacia lingvo[15][16].

Vidu ankaŭ sub Listo de eksterlingvaj verkistoj.

Literaturo redakti

Susan Arndt, Dirk Naguschewski, Robert Stockhammer, Exophonie, Anders-Sprachigkeit (in) der Literatur, LiteraturForschung; Vol. 3, Kulturverlag Kadmos, Berlino, 2007, 302 paĝoj, ISBN: 978-3-86599-024-2

Vidas ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (en) "Exophony or Writing Beyond the Mother Tongue", warwick.ac.uk. University of Warwick Department of English and Comparative Literary Studies.
  2. (de) Arndt, Susan; Naguschewski, Dirk; Stockhammer, Robert, eld. (Aprilo 2007). Exophonie: Anders-Sprachigkeit (in) der Literatur [Eksofonio. Ali-lingveco (en la) literaturo], Berlino: Kulturverlag Kadmos. ISBN 978-3-86599-024-2.
  3. (en) Yoko Tawada's Portrait of a Tongue: An Experimental Translation by Chantal Wright, An Experimental Translation by Chantal Wright Arkivigite je 2022-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, University of Ottawa Press, 2013
  4. (en) Pugliese, Rosella (2012). "Exophonic Writing: a New Paradigm in Translation", Academic Exchange Quarterly, 16 (1): 161–166.
  5. Zach, Matthias (Januaro 2014). "Extraterritoriality, Exophony and the Literary Text Arkivigite je 2017-12-03 per la retarkivo Wayback Machine". In Lassalle, Didier; Weissmann, Dirk (eld.). Ex(tra)territorial: Reassessing Territory in Literature, Culture and Languages. Amsterdam – New York: Editions Rodopi BV. paĝoj 217–230. ISBN 978-90-420-3866-0.
  6. (en) Wright, Chantal (2008). "Writing in the 'Grey Zone': Exophonic Literature in Contemporary Germany" (PDF). German as a Foreign Language. 2008 (3): 26–42.
  7. (en) Tachibana, Reiko (la 30-an de Septembro 2007). "Chapter 12: Tawada Yōko's Quest for Exophony: Japan and Germany". En: Slaymaker, Douglas (ed.). Yōko Tawada: Voices from Everywhere. Lexington Books. paĝoj 153–168. ISBN 978-0-7391-2272-3.
  8. Tachibana, Reiko (la 3-an de Septembro 2007). "Tawada Yoko's Quest for Exophony: Japan and Germany". In Slaymaker, Doug (eld.). Yoko Tawada: Voices from Everywhere. Lexington Books. paĝoj 153–168. ISBN 978-0-7391-2272-3.
  9. (en) Matsumoto, Kazuhito (la 13-an de Aprilo 2016). ""Exophony" in the Midst of the Mother Tongue". In Haseltine, Patricia; Ma, Sheng-Mei (eds.). Doing English in Asia: Global Literature and Culture. Lexington Books. paĝoj 17–28. ISBN 978-0-7391-9200-9.
  10. (en) "Writing In A Foreign Tongue: Translation And The Commercial Sense Of Exophony", #AmReading. la 18-an de oktobro 2016.
  11. (en) Mikanowski, Jacob, "Behemoth, bully, thief: how the English language is taking over the planet[rompita ligilo]", The Guardian, la 27-an de julio 2018.
  12. (en) Ha Jin, Exiled to English, The New York Times, la 30-an de marto 2009.
  13. (eo) Petro DESMET, Ĉina monumento - Tutmonda monumento, Monato, januaro 2021
  14. (en) Wright, Chantal (la 3-an de junio 2010). "Exophony and literary translation: What it means for the translator when a writer adopts a new language". Target: International Journal of Translation Studies. 22 (1): 22–39. doi:10.1075/target.22.1.03wri.
  15. (eo) Lu Wunsch-Rolshoven, La konferenco de EU apenaŭ rimarkis Esperanton, La Ondo de Esperanto, n-ro 2 (2022), paĝo 42
  16. (eo) Lu Wunsch-Rolshoven, La konferenco de EU apenaŭ rimarkis Esperanton, Libera Folio, la 21-an de junio 2022.