El Kazovszkij
El Kazovszkij [kazovskij], ruse Елена Казовская [jelena kazovskaja] estis rusdevena hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto.
El Kazovszkij | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
El Kazovszkij | |||||
Naskonomo | Елена Ефимовна Казовская | ||||
Naskiĝo | 13-an de julio 1948 en Sankt-Peterburgo | ||||
Morto | 21-an de julio 2008 (60-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Etno | Rusoj vd | ||||
Lingvoj | hungara • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Hungara Belarta Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | artisto • pentristo • ludartisto • poeto • grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | hungara literaturo • vidigaj artoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
El Kazovszkij naskiĝis la 13-an de julio 1948 en Leningrado (nuntempa Sanktpeterburgo). Ŝi mortis la 21-an de julio 2008 en Budapeŝto.
Biografio redakti
El Kazovszkij vivis en Hungario ekde 1965. Ŝi frekventis Belartan Ĉeflernejon inter 1970-1977, kie ŝi lernis pentradon precipe de György Kádár kaj Ignác Kokas. Krom la diversaj grafikaĵoj kaj pentraĵoj ŝi okupiĝis pri maskoj kaj kostumoj por teatraj prezentoj. Ŝiaj pentraĵoj jam troveblas ankaŭ en muzeoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.