Ignác Kokas
Ignác Kokas [kokaŝ], hungare Kokas Ignác estis hungara pentristo kaj profesoro.
Ignác Kokas naskiĝis la 4-an de marto 1926 en Vál. Li mortis la 11-an de novembro 2009 en Vál.
BiografioRedakti
Ignác Kokas studis en Hungara Belarta Altlernejo en Budapeŝto, kie li lernis pentradon de János Kmetty kaj Aurél Bernáth. En la 1960-aj jaroj li ofte pentris verdajn bildojn. Inter 1973-1983 li instruis en la menciita altlernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1983, inter 1956-2006 ankaŭ aliajn premiojn.